Esperantopedia

Vortaro · substantivo

arkitekturo

/ar.ki.tekˈtu.ro/

Oficiala vorto (Fundamento)

arkitekturo estas esperanta vorto (substantivo): Belarto pri planado kaj farado de….

Signifo

  1. Belarto pri planado kaj farado de konstruaĵoj
    • ĉi tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon
    • li okupis sin ankaŭ pri arĥitekturo, grafiko, ilustrado de tekstoj, muzika komponado kaj desegnado .

    vidu ankaŭ: konstruarto

  2. Ĝenerala aranĝo, strukturo de tuto en diversaj, kunfunkciaj partoj
    • domo de tiel bela arĥitekturo
    • kial vi vizitis tiujn urbojn ‐ ĉu por vidi la maŭran arkitekturon ?
  3. Ĝenerala aranĝo de komputika sistemo, kun ĝiaj aplikaĵoj, interkomunikoj, rutinoj, aŭ kun ĝia maŝinaro
    • Ana jam dekomence planis pli sekuran arkitekturon de la datumbazoj .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ar.ki.tekˈtu.ro/
Silaboj
ar·ki·tek·TU·ro
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Formoj

singularopluralo
nominativoarkitekturoarkitekturoj
akuzativo (-n)arkitekturonarkitekturojn

Ekzemplaj frazoj

  • Laŭ mi arkitekturo estas frostigita muziko. #959065
  • Malnova arkitekturo estis belega kaj delikata. #964356
  • Valencio famas pro sia rimarkinda arkitekturo. #1219586
  • Ĉu vi konas spertulon pri arkitekturo? #3611699

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

arĥitektur-

En aliaj lingvoj

Englisharchitecture
Españolarquitectura
Françaisarchitecture
DeutschArchitektur
Polskiarchitektura
Русскийархитектура
Українськаархітектура
Magyarépítőművészet, architektúra
中文建筑学
日本語建築術
Svenskaarkitektur
Catalàarquitectura
עבריתארכיטקטורה
فارسیمعماری
Bahasa Indonesiaarsitektur
Беларускаяархітэктура

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.