Esperantopedia

Vortaro · substantivo

klaso

klaso/ˈkla.so/

Oficiala vorto (Fundamento)

klaso estas esperanta vorto (substantivo): Aro da personoj aŭ objektoj similaj laŭ….

Signifo

  1. Aro da personoj aŭ objektoj similaj laŭ rango, kvalito aŭ naturo
    • tiu libro celas ĉiujn klasojn da legantoj
    • tiuj varoj formas apartan klason
  2. Parto de popolo havanta samajn civilajn, politikajn, ekonomiajn kondiĉojn
    • la tri klasoj de l' patricioj, kavaliroj kaj plebanoj en la antikva Romo
    • la reganta klaso
  3. Aro el ĉiuj lernantoj, kiuj sekvas iun gradon de studkurso
    • la altaj, malaltaj klasoj
    • ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan
  4. Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis)
    • geosmino estas miksaĵo produktata de pluraj klasoj da mikroboj: ĝi estiĝas je la morto de kelke da bakterioj
    • Reptilioj estas klaso de vertebruloj, kiu enhavas la nuntempajn testudojn, krokodilojn, serpentojn, lacertojn kaj tuatarojn

    partoj: ordo parto de: filumo

  5. Parto pli luksa aŭ malpli luksa de veturilo, por kies uzo oni pagas malsame ol por aliaj partoj
    • du litoj unu super la dua kaj alia meblaĵo, simila al tiu, kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso
    • „sed, mi posedas bileton por la unua klaso,“ mi diris .
  6. Kurso
    • fari siajn klasikajn klasojn .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈkla.so/
Silaboj
KLA·so
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. klasradikoklaso
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoklasoklasoj
akuzativo (-n)klasonklasojn

Ekzemplaj frazoj

  • Nia klaso konsistas el 40 knaboj. #447164
  • Ĉiu en ŝia klaso ŝatas ŝin. #448048
  • Oni alte respektu la laboristan klason. #518815
  • Estas kvardek lernantoj en nia klaso. #526565

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

klas-

En aliaj lingvoj

Englishclass
Françaisclasse, catégorie, espèce, condition
DeutschKlasse
Polskiklasa, gromada
Русскийкласс
Українськаклас
Nederlandsklasse, klas
Češtinaclassis, klasa, třída
Slovenčinaklasa, trieda
Magyarosztály
中文段位
日本語クラス
Românăclasă
Hrvatskiklasa
Slovenščinarazred
Lietuviųklasė
Latviešuklase
Eestiklass
Danskklasse
Íslenskaflokki
Galegoclase
العربيةالفئة
हिन्दीक्लास
বাংলাবর্গ
اردوکلاس
한국어클래스
Tiếng Việtlớp
Bahasa Indonesiakelas

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.