Vortaro · substantivo
mamuto
mamuto/maˈmu.to/
Oficiala radiko mamut- (2. Oficiala Aldono, 1919)
mamuto estas esperanta vorto (substantivo): Genro el familio elefantedoj, rostrulo….
Signifo
- Genro el familio elefantedoj (Mammuthus), rostrulo ĝis 3 m alta kun longhara ruĝbruna felo, malgrandaj oreloj kaj kurbaj dentegoj; vivinta en Eŭropo kaj norda Azio ĝis la mezo de la kvaternara geologia epoko
- en Siberio oni trovis likvan sangon de mamuto: do, la klonado de tiuj bestoj, malaperintaj fine de la lasta glacia epoko, alproksimiĝas
- fascinaj kiel dinosaŭroj: estas tiel priskribeblaj la mamutoj, kiuj vivis ĝis antaŭ 3700 jaroj en la nordaj regionoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko .
vidu ankaŭ: dinoterio, mastodonto
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /maˈmu.to/
- Silaboj
- ma·MU·to
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- mamutradikomamuto
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | mamuto | mamutoj |
| akuzativo (-n) | mamuton | mamutojn |
Ekzemplaj frazoj
- Neniaj dinosaŭroj kaj mamutoj nun troveblas. #556893
- Oni trovis frostiĝintan mamuton en Siberio. #11995065
- Lanharaj mamutoj iam promenis sur Tero. #13145647
- Ne estas dinosaŭroj, nek mamutoj trovotaj nun. #1178124
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
mamut-
- -o -a
mamuto mamuta
En aliaj lingvoj
| English | mammoth |
|---|---|
| Português | mamute |
| Français | mammouth |
| Deutsch | Mammut |
| Polski | mamut |
| Русский | мамонт |
| Українська | мамонт |
| Nederlands | mammoet |
| Slovenčina | mamut |
| Magyar | mamut |
| 中文 | 犸 |
| 日本語 | マンモス |
| Română | mamut |
| Български | мамут |
| Svenska | mammut |
| Català | mamut |
| فارسی | ماموت |
| Bahasa Indonesia | mamut |
| Беларуская | мамант |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.