Esperantopedia

Vortaro · substantivo

migdalo

migdalo/miɡˈda.lo/

Oficiala vorto (Fundamento)

migdalo estas esperanta vorto (substantivo): Kerno de la frukto de migdalarbo, kies….

Signifo

  1. Kerno de la frukto de migdalarbo, kies interna grajno estas manĝebla
    • alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromaĵon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn
    • li alportis zorgplene envolvitajn en papero kelkajn migdalojn kaj sekvinberojn
  2. Iu el la du malgrandaj partoj de cerbo kuŝantaj en tempiaj loboj, flanke de hipokampoj, rolantaj en emocioj, precipe en timo kaj angoro
    • rakontoj kaj emociaj enhavoj aktivigas la cerbajn migdalojn kaj aliajn emociofunkciajn lokojn .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/miɡˈda.lo/
Silaboj
mig·DA·lo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. migdalradikomigdalo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativomigdalomigdaloj
akuzativo (-n)migdalonmigdalojn

Ekzemplaj frazoj

  • Mi ŝatas migdalojn, sed ne arakidojn. #2384870
  • Malsato faras el krudaj faboj migdalojn. #2686742
  • Amikoj kultivas migdalojn en sia bieno. #10538676
  • Tiuj tortetoj kun citrono kaj migdaloj bongustegas. #3880247

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

migdal-

En aliaj lingvoj

Englishalmond
Españolalmendra
Portuguêsamêndoa
Françaisamande, amygdale
DeutschMandel, Amygdala
Polskimigdał
Русскийминдаль (орех)
Українськамигдаль (плід)
Nederlandsamandel
Češtinamandle (poživ.)
Slovenčinamandľa (ovocie)
Magyarmandula
中文杏仁
日本語アーモンド
Българскибадем
Norskmandel (nøtt)
Catalàametlla
Беларускаяміндаль (арэх)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.