Esperantopedia

Vortaro · substantivo

piramido

piramido/pi.raˈmi.do/

Oficiala radiko piramid- (1. Oficiala Aldono, 1909)

piramido estas esperanta vorto (substantivo): Monumento kun kvarangula bazo, kvar….

Signifo

  1. Monumento kun kvarangula bazo, kvar triangulaj facoj kaj pinto, laŭ plej fama ekzemplo funkciinta kiel tombo de antikvaj reĝoj de Egiptujo
    • kaj en Egipto kaj en Sud-Ameriko troviĝas similaj piramidoj.
  2. Pluredro, kies unu faco (ĝia bazo) estas ajna n-latero kaj ĉiuj n aliaj facoj estas trianguloj kun po unu komuna latero kun la bazo.
  3. Malsimpla tuto de kundependaj, vice sinapogaj aferoj
    • kiam la akcia piramido iam kolapsos, la specialistoj estos ege riĉaj.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/pi.raˈmi.do/
Silaboj
pi·ra·MI·do
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. piramidradikopiramido
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativopiramidopiramidoj
akuzativo (-n)piramidonpiramidojn

Ekzemplaj frazoj

  • Konuso kaj piramido estas matematikaj korpoj. #1406507
  • Kiajn misterojn ankoraŭ kaŝas la piramidoj? #2684951
  • Piramidoj estis konstruataj en antikva tempo. #3474433
  • La origina projekto antaŭvidis sepangulan piramidon. #3490547

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishpyramid
Españolpirámide
Portuguêspirâmide
Françaispyramide
DeutschPyramide
Polskipiramida, ostrosłup
Русскийпирамида
Українськапіраміда
Nederlandspiramide
Češtinapyramida
Slovenčinapyramída
Magyarpiramis, gúla
中文金字塔
日本語ピラミッド, 角錐
Românăpiramidă (mormânt)
Българскипирамида
Catalàpiràmide
Беларускаяпіраміда

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.