Esperantopedia

Vortaro · substantivo

stepo

stepo/ˈste.po/

Oficiala vorto (Fundamento)

stepo estas esperanta vorto (substantivo): Senarbara regiono kun herbeca….

Signifo

  1. Senarbara regiono kun herbeca vegetaĵaro en moderaj kaj subtropikaj klimatzonoj de la norda kaj suda duongloboj; en Eŭrazio la Granda Stepo etendiĝas latitude, de Mongolujo ĝis Hungarujo; en la Amerikoj, meridiane, suden de Montano kaj norden ekde Argentino (prerio, pampo); ankaŭ en Orienta Azio kaj Aŭstralio
    • ĉi tie la sovaĝaj ĉevaloj galopas tra la vastaj stepoj, kiel ni tion vidis en nia infaneco
    • Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo .
  2. prerio, pampo
  3. Simila altozono en montaro.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈste.po/
Silaboj
STE·po
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. stepradikostepo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativostepostepoj
akuzativo (-n)steponstepojn

Ekzemplaj frazoj

  • La kunikleto kuras tra la stepo. #5720915
  • Maljuna virino bojante saltis sur la stepo. #1810030
  • Varmego kaj antaŭtempesta silento estis en la stepo. #1297907
  • La triopo surteriĝis paraŝute en la kazaĥa stepo. #12810344

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishsteppe
Españolestepa
Françaissteppe
DeutschSteppe
Polskistep
Русскийстепь
Українськастеп
Nederlandssteppe
Češtinastep (porost)
Slovenčinastep
Magyarsztyepp, füves puszta
中文草原
日本語ステップ
Българскистеп
Svenskastäpp, hed
Беларускаястэп

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.