Esperantopedia

Vortaro · substantivo

aliteracio

aliteracio/a.li.te.raˈtsi.o/

aliteracio estas esperanta vorto (substantivo): Efekta ripetado de sama aŭ parenca….

Signifo

  1. Efekta ripetado de sama aŭ parenca konsonanto ĉe la komenco de vortoj aŭ de silaboj, ekzemple: ordo bezonas ordonon; lukti firme, forte, fajre; samaj aspiroj kaj esperoj; vibras vok' en vaga vento
    • ŝajnis al mi plaĉa vortolirlado, rimoj kaj superrimoj foje belaj, trafaj vortludoj, indaj aliteracioj kaj ankaŭ etaj dozoj da poeta intimeco
    • aliteracio estas uzata kune kun regula ritmo kaj rimo: „tamen restas taŭga vojo de taktiko: / trudi penson en esprimon / taktofirman kaj en rimon…“ .

    vidu ankaŭ: rimo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/a.li.te.raˈtsi.o/
Silaboj
a·li·te·ra·CI·o
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. aliteraciradikoaliteracio
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoaliteracioaliteracioj
akuzativo (-n)aliteracionaliteraciojn

Ekzemplaj frazoj

  • La frazo imponas precipe per siaj aliteracioj. #1777828
  • La malnovangla poezio baziĝis sur aliteracio anstataŭ rimo. #9687603
  • Via frazo enhavas belan aliteracion. Mi ĝoje ĝuas ĝin. #3081673
  • En siaj versaj verkoj la aŭtoro ŝatas uzi aliteraciojn. #3473414

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishalliteration
Españolaliteración
Portuguêsaliteração
Françaisallitération
DeutschAlliteration, Stabreim
Polskialiteracja
Русскийаллитерация
Nederlandsalliteratie, stafrijm
Slovenčinaaliterácia
Magyaralliteráció, betűrím
日本語頭韻
Românăaliterație
Svenskaallitteration
Catalàal·literació
Беларускаяалітэрацыя

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.