Esperantopedia

Vortaro · substantivo

derivaĵo

derivaĵo/de.riˈva.ʒo/

Oficiala radiko deriv- (4. Oficiala Aldono, 1929)

derivaĵo estas esperanta vorto (substantivo): Vorto derivita.

Signifo

  1. Vorto derivita
    • derivaĵoj de verboj
    • „laborema” ne estas derivaĵo de „labori”, tute prave, sed ankaŭ ne kunmetaĵo
  2. (de funkcio `f` kun reela aŭ kompleksa argumento, ĉe punkto `a` de ĝia fonto-aro) La limeso `lim_(h to 0)[f(a+h)-f(a)]//h`, se ĝi ekzistas
    • por studi funkcion, oni ofte serĉas la punktojn, ĉe kiuj la funkcio havas nulan derivaĵon.
  3. (de funkcio `f` kun reela aŭ kompleksa argumento) Tia funkcio `f′`, ke `f′(x)` egalas al la derivaĵo de `f` ĉe punkto `x`
    • la derivaĵon de `f` oni kutime signas per `f′` (legu: fo streko, aŭ: fo unua), `Df` (legu: do fo) aŭ `(df)/(dx)` (legu: do fo sur do ikso)
    • la dua derivaĵo de `f` estas la derivaĵo de ĝia derivaĵo

    vidu ankaŭ: diferencialo.

  4. (de distribucio T) La distribucio `T′`, difinita per `T′(phi)=-T(phi′)`
    • la hevisida funkcio ne estas derivebla kiel funkcio, sed ĝia distribucia derivaĵo estas la diraka distribucio
    • la `n`-a derivaĵo de la diraka distribucio ĵetas `phi` al `(-1)^n phi^((n))(0)`.
  5. Ĥemia produkto (elementa kombino) derivita de alia per ĥemia procedo
    • lepruloj abundis, sed ĉu iuj el ili akceptus esti prieksperimentataj per afrikplantaj derivaĵoj kaj ekstraktaĵoj .
  6. Financprodukto derivita de negocebla valorpapero. La plej konataj estas templimkontraktoj kiel ekz-e akciaj opcioj.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/de.riˈva.ʒo/
Silaboj
de·ri·VA·ĵo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. derivradikoderivi
  2. aĵsufiksokonkreta afero
  3. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoderivaĵoderivaĵoj
akuzativo (-n)derivaĵonderivaĵojn

Ekzemplaj frazoj

  • La butero estas derivaĵo el lakto. #864634
  • Kio estas la derivaĵo de e^x? #10546469
  • Fromaĝo kaj butero estas derivaĵoj el lakto. #864633
  • Diferencialaj ekvacioj estas ekvacioj, en kiuj aperas derivaĵoj. #7564244

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

deriv-

En aliaj lingvoj

Englishderivative
Españolderivativo
Françaisdérivé, dérivée
Deutschabgeleitetes Wort, Ableitung, Derivat
Polskiwyraz pochodny, derywat, pochodna, różniczka
Русскийпроизводная словоформа, дериват, производная, производное (вещество)
Українськадериват, похідне слово, похідна, розгалуження
Slovenčinaderivácia
中文微商, 分流, 衍生物
日本語派生語
Românăderivație, derivată
Catalàderivat, mot derivat, derivada
עבריתנגזרת
Беларускаявытворнае слова, дэрыват (лінгв.), вытворная (наз.), дыфэрэнцыял (мат.)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.