Esperantopedia

Vortaro · substantivo

dogmo

dogmo/ˈdoɡ.mo/

Oficiala vorto (Fundamento)

dogmo estas esperanta vorto (substantivo): Principo de religia doktrino,….

Signifo

  1. Principo de religia doktrino, esprimanta esencan parton de la religia kredo, kutime rigardata kiel revelaciita, nepridubebla (en la kadro de la koncerna kredo) kaj neŝanĝebla (ŝanĝo en dogmo estigas novan konfesion)
    • la dogmo pri la Triunuo
    • la maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj
  2. Principo, kiun oni ne rajtas kontraŭdiskuti
    • dogmoj de blinda fervoro
    • ofte en scienco aperas kvazaŭreligiaj dogmoj (kp paradigmo)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈdoɡ.mo/
Silaboj
DOG·mo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. dogmradikodogmo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativodogmodogmoj
akuzativo (-n)dogmondogmojn

Ekzemplaj frazoj

  • Tiu dogmo estas pli ĝuste paradokso. #3748212
  • Tio estas pagana dogmo kaj evidenta superstiĉo. #4535222
  • La plej multaj religioj formulas dogmojn kaj malpermesojn. #793767
  • Francujo estas dogmo. #11972492

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

dogm-

En aliaj lingvoj

Englishdogma
Españoldogma
Portuguêsdogma
Françaisdogme
DeutschDogma, Glaubenssatz, Lehrsatz
Polskidogmat, pewnik
Русскийдогмат, догма
Українськадогмат, догма
Nederlandsdogma
Češtinadogma, článek víry
Slovenčinadogma
Magyardogma
中文教义
日本語教義
Българскидогма
فارسیدگم
Беларускаядагмат, догма

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.