Vortaro · substantivo
elipso
elipso/eˈlip.so/
Oficiala radiko elips- (1. Oficiala Aldono, 1909)
elipso estas esperanta vorto (substantivo): Koniko kun discentreco malpli granda ol….
Signifo
- Koniko kun discentreco malpli granda ol unu
- elipso havas du fokusojn kaj la sumo de la distancoj de ĉiu punkto de la elipso al ĝiaj fokusoj estas konstanta
- la ombro horizonta de la ombroĵetilo `IZ` trairas la elipson en la punkto `M`
vidu ankaŭ: centro, aksoj, granda duonakso, malgranda duonakso, ovalo, orbito
- Ellaso de unu aŭ kelkaj vortoj, kiujn oni ne juĝas nepre necesaj por la kompreno
- en la frazo „mi vidis lin, sed ne vin“ oni faras elipson de la verbo en la dua propozicio
- en la ĉiutaga vivo oni senĉese parolas „en elipsoj“, ĉar la konkreta situacio facile komprenigas la mankantajn vortojn, ju pli intima, ju pli familiara estas la konversacio, des pli multe da elipsoj troviĝas en ĝi
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /eˈlip.so/
- Silaboj
- e·LIP·so
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- elipsradikoelipso
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | elipso | elipsoj |
| akuzativo (-n) | elipson | elipsojn |
Ekzemplaj frazoj
- Elipso estas signoj lasitaj de vortoj kviete malaperintaj. #10106830
- Per elipso oni povas pravigi ĉiun gramatikan eraron. #13544037
- Elipso estas koniko. #3198747
- Konuso kaj cilindro povas esti sekcata de sama elipso. #11507926
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
En aliaj lingvoj
| English | ellipse, ellipsis |
|---|---|
| Español | elipse, elipsis |
| Português | elipse |
| Français | ellipse |
| Deutsch | Ellipse, Ellipse (Auslassung), Auslassung |
| Polski | elipsa |
| Русский | эллипс, эллипсис |
| Українська | еліпс, еліпсис |
| Nederlands | ellips |
| Čeština | výpustka |
| Slovenčina | výpustka |
| 中文 | 椭圆 |
| 日本語 | 省略 |
| Български | елипса |
| Català | el·lipse, el·lipsi |
| فارسی | بیضی, حذف به قرینه |
| Беларуская | эліпс, эліпсыс |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.