Esperantopedia

Vortaro · substantivo

gisto

gisto/ˈɡis.to/

gisto estas esperanta vorto (substantivo): Substanco entenanta gistofungojn, ofte….

Signifo

  1. Substanco entenanta gistofungojn, ofte en formo de pulvoro, pasto aŭ briketo, uzata por malkompaktigi paston en bakado aŭ por fermentigi bieron aŭ brandon
    • la farunon ŝutu en pelvon, premu en la mezo kavaĵon, tien metu la pecigitan giston
    • la kombino de la spontanea gisto kun la ingrediencoj estigas al la Lambiko acidecan guston .
  2. Ajna el diversaj unuĉelaj fungospecoj, kiuj plejparte reproduktiĝas nesekse per burĝonado aŭ divido, multaj el sakfungoj
    • aliaj virusoj kaj ĉiuj ĉelhavaj organismoj (bakterioj, ameboj, fungoj, gistoj, plantoj kaj animaloj) uzas DNA-on por konservi la genetikan informon
    • nuntempe multaj sake-farejoj uzas sake-gistojn vendatajn por sake-farado, sed ankoraŭ ekzistas malmultaj, kiuj faras „Moto“n utiligante naturan giston ekzistantan en la aero .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈɡis.to/
Silaboj
GIS·to
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. gistradikogisto
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativogistogistoj
akuzativo (-n)gistongistojn

Ekzemplaj frazoj

  • Gisto estas fermento por la biero. #1390318
  • Gisto estas rimedo por levigi panon. #1677253
  • Ni aldonu giston al tiu pasto. #2016466
  • La gisto igas la paston leviĝi. #10885747

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishyeast
Españollevadura
Portuguêsfermento
Françaislevure
DeutschHefe
Polskidrożdże
Русскийдрожжи
Українськадріжджі, закваска
Nederlandsgist
Češtinadroždí, kvasinky, kvasnice
Slovenčinadroždie, pivovarské kvasnice
Magyarélesztő
Türkçemaya mantarı
中文麦啤
日本語酵母
Българскимая
Svenskajäst
Catalàrent, llevat
فارسیمخمّر
Bahasa Indonesiakhamir, ragi
Беларускаядрожджы

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.