Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kajo

kajo/ˈka.jo/

Oficiala radiko kaj- (Fundamento, 1905)

kajo estas esperanta vorto (substantivo): Logika ligilo kaj la logika operacio….

Signifo

  1. Logika ligilo kaj la logika operacio respondaj al la gramatika konjukcio kaj
    • en matematiko kaj en ALGOL-60 la Bulean kajon simbolas la „logika kajsigno“ `^^`
    • en la programlingvo C `&&` estas simbolo de sorbema kajo
  2. Teraso firmigita per muro, ebliganta facilan aliron al veturiloj
  3. Teraso laŭlonge de rivero aŭ ĉe marbordo, uzata kiel strato aŭ elŝipiĝejo
    • nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo
    • la vaporŝipo alproksimiĝis malrapide al la kajo, kaj la vojaĝantoj malpacience atendis la momenton, en kiu ili povos elŝipiĝi .

    vidu ankaŭ: albordiĝejo, elŝipiĝejo

  4. Alta trotuaro konstruita laŭlonge de fervojo, faciliganta en tiu loko en- kaj elvagoniĝon de pasaĝeroj
    • la trajno delonge staris ĉe kajo
    • la ŝoforo de la pensiono enportas pakaĵon en la kupeon, apude sur la kajo staras la patrino de Arne .

    sinonimoj: perono

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈka.jo/
Silaboj
KA·jo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kajradikokajo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokajokajoj
akuzativo (-n)kajonkajojn

Ekzemplaj frazoj

  • La trajno estas je kajo 10. #608930
  • Uzu la ekspreson sur kajo 9. #901800
  • De kiu kajo deiras la trajno? #1175904
  • Uzu la eksprestrajnon sur kajo 9. #1826113

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kaj-

En aliaj lingvoj

EnglishAND operator, conjunction
Españolconjunción y
Portuguêsoperador E, operador AND
Françaisquai
DeutschKonjunktion (Logik), AND-Verknüpfung
Polskikoniunkcja, iloczyn logiczny, operator logiczny AND, operator logiczny ORAZ
Русскийоперация И, логическое умножение, конъюнкция
Українськакон’юнкція, набережна, пристань, (залізнична) платформа
Češtinanástupiště, peron, rampa
Slovenčinanástupište, perón, rampa
MagyarÉS műveletjel, ÉS operátor, ÉS művelet, konjunkció
中文埗
日本語岸壁
Suomija-operaattori, (looginen) konjunktio
Catalàconjunció, operació AND
Bahasa Indonesiaoperator AND, dermaga, kade
Беларускаяапэрацыя І, кан’юнкцыя

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.