Esperantopedia

Vortaro · substantivo

klabo

klabo/ˈkla.bo/

klabo estas esperanta vorto (substantivo): Bastono kiun oni tenas ĉe unu….

Signifo

  1. Bastono kiun oni tenas ĉe unu ekstremaĵo kaj pli dika ĉe la alia ekstremaĵo
    • la klabo estas la simbolo de monarkia aŭtoritato en la ĉambro de deputitoj .
  2. Tia bastono, uzata kiel kontuza armilo
    • per klaboj kaj bastonegoj la indiĝenoj mortigis la viktimojn de la veneno kaj ĵetis ilin en la kanuon
    • (figure) sloganisma klabo […] anstataŭu argumenton
  3. Bastono kun ekstrema dikaĵo, per kiu oni en iuj sportoj batĵetas pilkon
    • basbalo kaj similaj sportoj […] utiligas klabon por ŝoti la pilkon .
  4. Klaboforma malantaŭa femuro de bruto, preparita por manĝi
    • la ok tablanoj estis aprezintaj la brunkrustetan ŝafklabon, milde parfumitan per ajlo enpikita jen kaj jen .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈkla.bo/
Silaboj
KLA·bo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. klabradikoklabo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoklaboklaboj
akuzativo (-n)klabonklabojn

Ekzemplaj frazoj

  • Herkulo mortigis la leonon per klabo. #6887555
  • Ni havas dek tri klabojn. #1199856
  • Li metis sian klabon sur la grundon. #11630258
  • Fokojn oni mortbatas per klaboj el alna ligno. #2242844

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

klab-

En aliaj lingvoj

Englishbludgeon, club, mace
Françaisgigot
DeutschKeule
Italianoclava, mazza (sport), bastone (sport), cosciotto
Polskimaczuga (broń)
Русскийдубина, палица
Українськабойова палиця, кий, дубець, булава
Nederlandsknuppel, knots, bout
Češtinagolfová hůl, klacek, kyj, palice
Slovenčinagolfová palica, kyjak, palica
Magyarfügykös, bunkó, bunkósbot
中文棍棒
日本語こん棒
Românăciomag, toroipan, măciucă
Беларускаябулава, доўбня

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.