Esperantopedia

Vortaro · substantivo

lotuso

lotuso/loˈtu.so/

Oficiala radiko lotus- (8. Oficiala Aldono, 1974)

lotuso estas esperanta vorto (substantivo): Difinitaj specioj de akvoplantoj el….

Signifo

  1. Difinitaj specioj de akvoplantoj el nimfeacoj, nome la hinda lotuso (Nelumbo nucifera), la egipta lotuso (Nymphaea lotus) kaj la blua lotuso (Nymphaea caerulea)
    • sur la folio de la lotuso ĝi pelas la sanktan akvon de la rivero Gango, kaj la okuloj de la Hinda knabino eklumas, kiam ŝi ĝin ekvidas
    • ni ne havas plu grenon kaj jam de unu monato ni nutras nin per la radikoj de lotuso, kaj pli kaj pli malfacile estas trovi ilin, ĉar la grandaj sinjoroj amas ludi per la floroj de lotuso

    vidu ankaŭ: nimfeo

  2. Iu el pluraj arboj, priskribitaj de antikvuloj, i.a. de Herodoto kaj Plinio la Maljuna; mitologia arbo kies fruktoj, laŭ kredo de la antikvuloj, forgesigis la patrolandon al tiuj, kiuj ilin manĝis.

    sinonimoj: lotoso

  3. Genro el familio fabacoj (Lotus); herbo kreskanta en arbaroj aŭ kampoj, kun triparte dividitaj folioj kaj grandaj apudfolioj ĉe la tigobazo; kun umbeloj de tri ĝis dek nesimetriaj kvinnombraj floroj, ordinare flavaj kun ruĝa flageto; la guŝoj estas kornoforme kurbaj.

    vidu ankaŭ: trifolio

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/loˈtu.so/
Silaboj
lo·TU·so
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. lotusradikolotuso
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativolotusolotusoj
akuzativo (-n)lotusonlotusojn

Ekzemplaj frazoj

  • La juvelo imanentas en la lotuso. #1778690
  • Lotuso havas ne nur floron, sed ankaŭ frukton. #964022
  • La lotuso estas akva planto kun tre grandaj folioj kaj floroj. #8818736
  • La kolonoj imitis palmojn, papirusojn kaj lotusojn. Ilian realecan aspekton pliiigis vigla kolorigo. #2184791

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishsacred lotus, Nelumbo, lotus, lotus tree
DeutschLotos
Polskikomonica, lotos
Русскийлотос
Українськалотос, лядвенець
Nederlandslotus, lotusboom
Magyartündérrózsa, lótusz, padma, lótuszfa
中文荷花
日本語ハス, スイレン, ロータス模様
Românălotus
Bahasa Indonesialotus, padma, seroja, teratai
Беларускаялотас

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.