Esperantopedia

Vortaro · substantivo

maso

maso/ˈma.so/

Oficiala vorto (Fundamento)

maso estas esperanta vorto (substantivo): Iomo da materio, konsiderata kiel….

Signifo

  1. Iomo da materio, konsiderata kiel tutaĵo, ne atentante pri la eroj nek pri la formo
    • sur la aperturon li ĵetis la plumban mason
    • malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason

    vidu ankaŭ: bloko, amaso, kaĉo, pasto, pulpo, substanco

  2. Baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio en fizika korpo
    • la dimensioj de maso estas `M^1L^0T^0`
    • brunaj nanoj devas havi almenaŭ 13,6 MJup (jupiterajn masojn), kiu estas la minimuma maso por fuzii deŭterion

    vidu ankaŭ: kilogramo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈma.so/
Silaboj
MA·so
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. masradikomaso
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativomasomasoj
akuzativo (-n)masonmasojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ŝi sekvas dieton por perdi mason. #1295840
  • Kiel vi perdis tiom da maso? #1962676
  • Lia korpa maso superas okdek kilogramojn. #4567402
  • Tomo ŝajnas maltrankvila pri sia maso. #5779130

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishmass
Portuguêsmassa (fís.)
Françaismasse
DeutschMasse
Polskimasa
Русскиймасса, груда, громада
Українськамаса
Nederlandsmassa
Češtinahmota, hromada, masa, množství
Slovenčinahmota, masa, množstvo
Magyartömeg
中文质量
日本語マス
Românămasă
Българскимаса
Hrvatskimasa
Slovenščinamasa
Lietuviųmasė
Latviešumasa
Eestimass
Danskmasse
Íslenskamassi
Catalàmassa
Galegomasa
Euskaramasa
العربيةكتلة
हिन्दीसामूहिक
বাংলাভর

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.