Vortaro · substantivo
neologismo
neologismo/ne.o.loˈɡis.mo/
Oficiala radiko neologism- (2. Oficiala Aldono, 1919)
neologismo estas esperanta vorto (substantivo): Novvorto, vorto aŭ esprimo kiu antaŭe….
Signifo
- Novvorto, vorto aŭ esprimo kiu antaŭe ne estis uzata
- ofte necesas enkonduki neologismojn por novaj aparatoj kaj varoj
- la neologismo ‚ambaŭ‘ ne tuj enradikiĝis .
sinonimoj: novismo
- Netradicia vorto kiu malbone enradikiĝis en la lingvo kaj plu estas perceptata kiel fremda aŭ barbara
- la rezisto kontraŭ ĉiu el tiuj du specoj de neologismoj estas tute malsama: la ordinara esperantisto spertos nenian ŝokon, se li renkontos barĉo aŭ burko por nomi tian brasiksupon aŭ tian felan mantelon – sed antaŭ orgojla aŭ sublima li ne povos eviti la impreson, ke oni kvazaŭ atencas lian propraĵon
- la vortoj kiel mava, kaputa, dirta ktp, troveblaj en la „Parnasa gvidlibro“, plu restas neologismoj apartenantaj al la poezia ĵargono, dum multe pli novaj komputilo aŭ TTT iĝis parto de la komuna lingvo, neniel neologismaj.
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ne.o.loˈɡis.mo/
- Silaboj
- ne·o·lo·GIS·mo
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- neologismradikoneologismo
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | neologismo | neologismoj |
| akuzativo (-n) | neologismon | neologismojn |
Ekzemplaj frazoj
- Unu klara penso valoras du neologismojn. #1494723
- En la pratempo estis la vorto, la unua neologismo. #1817933
- Mi ŝatas neologismojn. #7844787
- En la komenco estis la vorto. Ĉu ĝi estis neologismo? #1060426
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
En aliaj lingvoj
| English | neologism |
|---|---|
| Español | neologismo |
| Português | neologismo |
| Français | néologisme |
| Deutsch | Neologismus, Wortneubildung, Fremdwort |
| Polski | neologizm |
| Русский | неологизм |
| Українська | неологізм |
| Nederlands | neologisme, vreemd woord |
| Čeština | jazykový novotvar, neologizmus |
| Slovenčina | neologizmus, novotvar |
| Magyar | neologizmus |
| 中文 | 新词 |
| 日本語 | 新語 |
| Română | neologism |
| Български | неологизъм |
| Ελληνικά | νεολογισμός |
| Català | neologisme |
| فارسی | نوواژه |
| Беларуская | нэалягізм |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.