Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

prima

prima/ˈpri.ma/

prima estas esperanta vorto (adjektivo): Estanta primo.

Signifo

  1. Estanta primo
    • prima faktoro.
  2. (p.p. idealo) Tia, ke se produto apartenas al ĝi, tiam nepre apartenas al ĝi almenaŭ unu el la faktoroj
    • la idealo de ĉiuj obloj de 4 ne estas prima, ĉar 6×10 apartenas al ĝi, sed nek 6, nek 10 estas obloj de 4.
  3. (aldonante „inter si“ aŭ „relative“, p.p. entjeroj aŭ elementoj de komuteca unuhava ringo) Tiaj, ke ĉiuj iliaj komunaj divizoroj estas inversigeblaj; alidire, p.p. entjeroj: ilia plej granda komuna divizoro estas la nombro unu
    • dek kaj dudek unu ne estas primaj, sed ili estas primaj inter si.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈpri.ma/
Silaboj
PRI·ma

Vortfarado

  1. primradikoprimo
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativoprimaprimaj
akuzativo (-n)primanprimajn

Ekzemplaj frazoj

  • Kiuj estas la primaj numeroj? #671108
  • Duonprimo estas natura nombro, kiu estas la produto de du primaj nombroj. #8014387
  • La Tero ne estas kiel Centaŭro Prima, Minbar, Profunda Spaco Naŭ, aŭ Vulkano. #10529555

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

prim-

En aliaj lingvoj

Englishprime, relatively prime (elements)
Françaispremier, (éléments) premiers entre eux
DeutschPrim-(element), Prim-(ideal), relativ prim
Italianoprimo, coprimo
Polskipierwszy, (elementy) względnie pierwsze
Русскийпростой (элемент), простой (идеал), взаимно простые (элементы)
Češtinaprima
Slovenčinaprima
Magyarprím(elem), prím(ideál), relatív prím (-szám)
Catalàprimer (nombre, factor)
Беларускаяпросты, узаемна просты

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.