Esperantopedia

Vortaro · substantivo

spektro

spektro/ˈspek.tro/

Oficiala radiko spektr- (2. Oficiala Aldono, 1919)

spektro estas esperanta vorto (substantivo): Distribua funkcio de fizika grando, ekz.

Signifo

  1. Distribua funkcio de fizika grando, ekz. de energio, frekvenco aŭ maso; pli konkrete i.a.
  2. La intenseco de frekvencoj de lumo, aperanta kiel vico da diversaj koloraj strioj, ĉe malkompono de lumo, ekz. per refrakto tra prismo
    • en la spektro de iu stelo ni vidas multajn nigrajn liniojn
    • forta signo de akvo estas videbla en la spektro, grava indiko, ke la objekto estas malvarma
  3. Sonspektro, frekvencaro de sono
    • kiam la sona spektro estas plata, ĝi estas nomata blanka bruo .
  4. (de endomorfio en vektora spaco) La aro de ĝiaj ajgenoj.
  5. Serio de aĵoj ordigeblaj inter du ekstremoj
    • spektro de opinioj
    • la centro de la politika spektro

    vidu ankaŭ: sortimento

  6. Aperaĵo, fantomo
    • la junulo trian fojon kriis al li, kaj ĉar ankaŭ tio ne efikis, li alkuris la spektron kaj faligis ĝin laŭ la ŝtuparo .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈspek.tro/
Silaboj
SPEK·tro

Vortfarado

  1. spektrradikospektro
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativospektrospektroj
akuzativo (-n)spektronspektrojn

Ekzemplaj frazoj

  • La spektro de l' milito reaperis. #5441710
  • Manjo troviĝas en la aŭtisma spektro. #9167173
  • Tomo troviĝas en la aŭtisma spektro. #9167175
  • Tomo verŝajne troviĝas en la aŭtisma spektro. #12572344

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishspectrum, specter (usone), spectre (brite)
Españolespectro
Françaisspectre, éventail (de valeurs, opinions...)
DeutschSpektrum, Gespenst, Geist, Spukgestalt
Polskispektrum, widmo, przekrój
Русскийспектр
Українськаспектр
Nederlandsspectrum
Češtinamnohost, spektrum, šíře výběru
Slovenčinamnohosť, spektrum, šírka výberu
Magyarspektrum, kísértet
中文亡灵
日本語スペクトル
Catalàespectre, ventall, gamma, espectre (aparició
Беларускаяспэктар, палітра (перан.), прывід

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.