Esperantopedia

Vortaro · substantivo

ŝlosilo

ŝlosilo/ʃloˈsi.lo/

Oficiala vorto (Fundamento)

ŝlosilo estas esperanta vorto (substantivo): Metala peco, laŭcele tranĉita, servanta….

Signifo

  1. Metala peco, laŭcele tranĉita, servanta por fermi kaj malfermi seruron
    • mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon
    • mi perdis la ŝlosilon de mia ŝranko, kaj mi devis venigi ŝlosiliston
  2. Tio, kio ebligas komprenon pri problemo; enkondukilo al ia studo
    • ŝi ja tenis en sia mano la ŝlosilon de la enigmo, ŝlosilon, pri kiu ŝi kredis, ke ĝi malfermos al ŝi la teran paradizon
    • li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon
  3. Simpla aŭ struktura datumo (indico aŭ rikorda kampo) identiganta rikordon aŭ indikanta ties situon
    • ĉefŝlosilo
    • kromŝlosilo

    sinonimoj: konigilo vidu ankaŭ: etikedo

  4. Parametro de ĉifroalgoritmo, necesa por ĉifri kaj/aŭ malĉifri tekston
    • simetria ĉifroalgoritmo uzas unu saman ŝlosilon por ĉifri kaj malĉifri, dum nesimetria ĉifroalgoritmo uzas ŝlosilparon: per publika ŝloso oni ĉifras la tekston, per sekreta oni malĉifras ĝin
    • la ĝis nun plej sekura interreta monujo […] funkcias per Javaskripto en via retumilo, ŝlosiloj ne estas konservataj servile!

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ʃloˈsi.lo/
Silaboj
ŝlo·SI·lo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. ŝlosradikoŝlosi
  2. ilsufiksoilo
  3. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoŝlosiloŝlosiloj
akuzativo (-n)ŝlosilonŝlosilojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉu mi povus havi la ŝlosilon? #432238
  • John prenis ŝlosilon el sia poŝo. #453189
  • La knabo serĉis la perditan ŝlosilon. #455167
  • Ŝajnas, ke mi perdis miajn ŝlosilojn. #504673

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

ŝlos-

En aliaj lingvoj

Englishkey
Españolllave
Portuguêschave
Françaisclé, clef
DeutschSchlüssel, Schlüsselfeld
Italianochiave
Polskiklucz
Русскийключ
Українськаключ
Nederlandssleutel
Češtinaklíč
Slovenčinakľúč
Magyarkulcs
中文钥匙
日本語鍵
Българскиключ
Hrvatskiključ
Slovenščinaključ
Lietuviųraktas
Latviešutaustiņš
Eestivõti
Dansknøgle
Íslenskalykill
Catalàclau
Galegoclave
Euskaragiltza
العربيةمفتاح
עבריתמפתח

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.