Esperantopedia

Vortaro · substantivo

biblioteko

biblioteko/bi.bli.oˈte.ko/

Oficiala radiko bibliotek- (1. Oficiala Aldono, 1909)

biblioteko estas esperanta vorto (substantivo): Publika servo kaj ties ejo, kie oni….

Signifo

  1. Publika servo kaj ties ejo (ĉambro, domo), kie oni konservas librojn, gazetojn kaj eventuale ankaŭ aliajn registritajn datumojn (sondiskojn, filmojn ktp) por ebligi al la homoj legi, uzi aŭ pruntepreni ilin
    • ĉiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon
    • mi konatiĝadis kun la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj

    sinonimoj: librejo partoj: legosalono, librotenejo vidu ankaŭ: arkivejo, muzeo

  2. Kolekto da libroj, privata aŭ publika
    • mi havas nek edzinon, nek infanojn, nek bibliotekon, sed ― kiel mi diris ― mi abonas la Gazeton de Anoncoj
    • mia edzino lasis al la filinoj malgrandan bibliotekon, kiu enhavas ankaŭ verkojn de poezio

    parto de: kabineto

  3. Sinonimo de serio en kelkaj seriotitoloj
    • „Biblioteko Tutmonda“
    • „Esperanta Biblioteko Internacia“ (eldonita de Ellersiek kaj Borel) .
  4. Speciale aranĝita dosiero, entenata programajn partojn (subprogramojn: procedurojn, makroojn, konstantojn ktp), atingeblajn per ilia nomo dum bindado kun programo
    • dinamike bindebla biblioteko
    • biblioteko de matematikaj, grafikaj funkcioj.
  5. Libroŝranko aŭ librobretaro
    • apud la kameno pendis malgranda biblioteko, kiu ĉe la unua rigardo […] enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo
    • dekstre de la pordo dormetis iu meblo bibliotek-simila […] sufiĉe alta kaj ĝia supra parto havis vitrajn pordetojn kun malhelruĝaj kurtenoj .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/bi.bli.oˈte.ko/
Silaboj
bi·bli·o·TE·ko
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. bibliotekradikobiblioteko
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativobibliotekobibliotekoj
akuzativo (-n)bibliotekonbibliotekojn

Ekzemplaj frazoj

  • Morgaŭ mi studos en la biblioteko. #430547
  • Estas multaj libroj en la biblioteko. #515728
  • Li ofte veturas al la biblioteko. #526403
  • Mi vidis Johanon en la biblioteko. #535709

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishlibrary, book case
Españolbiblioteca
Françaisbibliothèque
DeutschBibliothek, Bücherei, private Büchersammlung, Buchreihe
Polskibiblioteka, księgozbiór, biblioteczka
Русскийбиблиотека, книжный шкаф, стеллаж для книг
Українськабібліотека
Nederlandsbibliotheek, boekerij
Češtinabibliotéka, knihovna (skříň, místnost, soubor knih)
Slovenčinaknižnica, knižnica súborov
Magyarkönyvtár
中文图书馆, 图书, 丛书
日本語図書館
Românăbibliotecă
Svenskabibliotek
עבריתסִפְרִיָה
Bahasa Indonesiaperpustakaan, kepustakaan, rak buku
Беларускаябібліятэка, кнігазбор, кніжная шафа

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.