Esperantopedia

Vortaro · substantivo

budĝeto

/budˈdʒe.to/

Oficiala radiko buĝet- (8. Oficiala Aldono, 1974)

budĝeto estas esperanta vorto (substantivo): Antaŭkalkulo de la jaraj en- kaj….

Signifo

  1. Antaŭkalkulo de la jaraj en- kaj el-spezoj de ŝtato, urbo, kompanio aŭ privatulo
    • la ministro pri financoj […] prezentis sian trian buĝeton
    • la ĉefa trajto de la buĝeto por la jaro 2000 estas forta ŝparado de ŝtataj monrimedoj, kiu influos ankaŭ la monujojn de la loĝantaro

    supernocio: plano

  2. Monsumo disponebla por certa celo dum certa tempoperiodo, ekz. estonta jaro, difinita projekto ks
    • la registaro ŝparos monon ne pagante premiojn el la ŝtatbuĝeto, ne aĉetante aŭtomobilojn por ŝtataj institucioj kaj limigante eksterlandajn oficvojaĝojn de ministroj
    • pro la nigra merkato de cigaredoj la brita buĝeto ĉiujare perdas ĉirkaŭ 2,5 miliardojn da pundoj
  3. La tuta sumo de la jaraj en- kaj el-spezoj
    • ĝis nun ŝi sukcese gardis la egalpezon de la budĝeto, sed la patro ne ĉiam havas ĉion, kion li bezonas pro sia aĝo kaj malsanemo: nutran manĝaĵon, fruktojn
    • fari truojn en budĝet'

    vidu ankaŭ: spezo, debito, saldo, bilanco

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/budˈdʒe.to/
Silaboj
bud·ĜE·to
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Formoj

singularopluralo
nominativobudĝetobudĝetoj
akuzativo (-n)budĝetonbudĝetojn

Ekzemplaj frazoj

  • La budĝeto ne ebligas tiun elspezon. #4903759
  • Ni vojaĝas per limigita budĝeto. #980532
  • La budĝeto de la filmo estis ege limigita. #1919432
  • Ni finpretigis la budĝeton de la venonta jaro. #5532799

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

buĝet-

En aliaj lingvoj

Englishbudget
Españolpresupuesto
Françaisbudget
DeutschHaushaltsplan, Budget, Etat, Haushalt
Polskibudżet, raport finansowy
Русскийбюджет
Українськабюджет
Nederlandsbegroting, budget
Slovenčinarozpočet
Magyarköltségvetés, büdzsé
中文财政预算案, 预算, 家庭财产
日本語予算
Românăbuget
עבריתתַקצִיב
فارسیبودجه
Bahasa Indonesiaanggaran, bujet
Беларускаябюджэт

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.