Esperantopedia

Vortaro · substantivo

formulo

formulo/forˈmu.lo/

Oficiala radiko formul- (1. Oficiala Aldono, 1909)

formulo estas esperanta vorto (substantivo): Esprimo en simbola lingvo.

Signifo

  1. Esprimo en simbola lingvo: kaj speciale
    • kunsidis ses landoj laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Ĉinio, Rusio, Usono)
  2. Aserto esprimita en simbola lingvo
    • por kalkuli la volumenon de la piramido ŝi uzis la formulon `v=qh//3`
    • lia formulo donas tre bonan aproksimon de la vera valoro

    supernocio: esprimo

  3. Simbola prezento (per literoj, indicoj, krampoj ktp) de substanco per ĝiaj elementoj
    • la formulo de la akvo estas H2O
    • sekvis la kalkuloj pri elastaj kunfrapiĝoj kaj osciladoj, […] ĥemiaj formuloj kaj poste senfina aro da matematikaj deduktoj .
  4. Dirformo vorta
    • tiujn kabalajn formulojn […] la mezepokaj sorĉistoj kredis provizitaj de supernatura potenco .
  5. Preciza dirformo, fiksita de la leĝo aŭ kutimo
    • formulo de naskiĝa akto, de petskribo
    • ekzistas longaj leĝformuloj, dank’ al kies malsimpleco ĉenrompinta kondamnito povas facile sin ŝovi ekster la maŝoj de la justeca reto
  6. Preciza, mallonga dirformo resuma
    • prezenti proponon laŭ taŭga formulo
    • la formulo „oficialaj-laboraj lingvoj“ signifis faktan superregon de la angla kaj franca

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/forˈmu.lo/
Silaboj
for·MU·lo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. formulradikoformulo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoformuloformuloj
akuzativo (-n)formulonformulojn

Ekzemplaj frazoj

  • Antaŭ ĉio, parkere lernu la formulon. #1392624
  • Li lerte uzas la taŭgan formulon. #3807380
  • Matematiko ne estas nura memorado de formuloj. #435506
  • La kemia formulo por akvo estas H-O-H. #527492

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

formul-

En aliaj lingvoj

Englishformula
Españolfórmula
Portuguêsfórmula
Françaisformule, formulation, tournure
DeutschFormulierung, Redeformel, Formel
Polskiokreślenie, formuła
Русскийформула
Українськаформула
Nederlandsformule
Češtinaformulace, formulování, stylizace
Slovenčinaformulácia (čin)
Magyarképlet, formula, megfogalmazás
中文程试, 提法
日本語書式
ไทยสูตร
Беларускаяформула

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.