Esperantopedia

Vortaro · substantivo

fosto

fosto/ˈfos.to/

Oficiala vorto (Fundamento)

fosto estas esperanta vorto (substantivo): Trabo el ligno, metalo aŭ alia firma….

Signifo

  1. Trabo el ligno, metalo aŭ alia firma materialo, vertikale starigita por subteni ion kaj uzata en ĉarpentado
    • ambaŭflankaj fostoj de pordo, fenestro, de portebla ŝtupetaro
    • skribu [tiujn vortojn] sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj
  2. Libere staranta trabo el ligno, metalo aŭ alia firma materialo, vertikale fiksita en la tero por porti vojsignojn, elektrajn dratojn k.s.
    • montra fosto de vojkruciĝo
    • fostoj de ferfadena barilo

    vidu ankaŭ: stango, paliso, masto, turo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈfos.to/
Silaboj
FOS·to
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. fostradikofosto
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativofostofostoj
akuzativo (-n)fostonfostojn

Ekzemplaj frazoj

  • La aŭto koliziis kun telegrafa fosto. #537153
  • Rigardu tiun foston sur la placo. #1839151
  • Tomo grimpis sur la telefonan foston. #5670061
  • Supre de la fosto estis flago. #7760829

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishupright support, vertical support, upright beam, prop
Españolposte
Portuguêsposte, estaca, mourão
Françaispoteau, montant
DeutschPfosten, Pfahl
Polskisłup, pal
Русскийстояк, косяк, столб
Українськастовп, паля, стояк, косяк
Nederlandspaal
Češtinafošna, kůl, pilota, sloup
Slovenčinapodperný trám, zárubňa
Magyaroszlop, dúc, cölöp, cövek
中文樴
日本語柱
Românăcoloană
Българскикол, стълб
Bahasa Indonesiatiang, tonggak
Беларускаястаяк, вушак, слуп

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.