Esperantopedia

Vortaro · substantivo

franĝo

franĝo/ˈfran.dʒo/

Oficiala vorto (Fundamento)

franĝo estas esperanta vorto (substantivo): Ornamaĵo el pendantaj fadenoj por….

Signifo

  1. Ornamaĵo el pendantaj fadenoj por borderi randon de vesto, meblo kc
    • ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj, ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj
    • li havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon, broditan per oraj franĝoj

    vidu ankaŭ: galono, kvasto, peniko, tufo

  2. Vico de haroj egale tonditaj, pendaj sur la frunto
    • la haroj de Meg ĉiam estis beletaj, sed dum la pasintaj du monatoj ŝi tonde faris al si franĝon
    • la busto montris la kapon de knabo naŭ- aŭ dek-jara kun serioza mieno kaj senbukla hararo frizita kun longa franĝo laŭ la frunto .

    vidu ankaŭ: hartufo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈfran.dʒo/
Silaboj
FRAN·ĝo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. franĝradikofranĝo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativofranĝofranĝoj
akuzativo (-n)franĝonfranĝojn

Ekzemplaj frazoj

  • Mi ŝategas la franĝon de via mantelo. #9702391
  • La franĝo de via robo estas belega. #12267248
  • La franĝo estas laŭ mi la plej bona parto de tio. #12267256

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

franĝ-

En aliaj lingvoj

Englishfringe
Españoladorno, flequillo
Portuguêsfranja (enfeite), fímbria
Françaisfrange
DeutschFranse, Zottel, Pony (Frisur)
Italianofrangia, frangetta
Polskistrzęp, frędzel
Русскийбахрома, чёлка
Українськаторочки, бахрома, смуга (частот, освітленості)
Nederlandsfranje
Magyarrojt
中文刘海
日本語房飾り
Българскибретон
Svenskafrans
Catalàserrell
Беларускаямахры

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.