Esperantopedia

Vortaro · substantivo

friso

friso/ˈfri.so/

Oficiala radiko fris- (2. Oficiala Aldono, 1919)

friso estas esperanta vorto (substantivo): Horizontala ornama strio ĉe la supro de….

Signifo

  1. Horizontala ornama strio ĉe la supro de objekto.
  2. Arkitektura ornamaĵo inter la arkitravo kaj la kornico
    • la glataj, poluritaj kolonoj kun riĉe ornamitaj kapiteloj kaj altaj frisoj estis el kalkŝtono .
  3. Ornama aranĝaĵo ĉirkaŭ vazo, aŭ supre de pordo, kameno; listelo
    • gisaĵoj havis pli malaltan valoron, iusabate ili alvenis trenante malnovan kamenfrison .
  4. Pentritaj strioj pendantaj ĉe la supro de la scenejo por reprezenti plafonon aŭ ĉielon

    vidu ankaŭ: dekoracio, kuliso

  5. Ano de Nordamara etno, loĝanta sur insuloj kaj bordoj de norda Nederlando kaj nord-okcidenta Germanujo, kun propra lingvo kaj kulturo
    • la frisoj unuafoje estis menciitaj de Plinio la pli maljuna, kiam ili alianciĝis kun romia generalo Drusus por militiro en 12 a. K.
  6. Kruda drapo
    • stranga maljuna homo, kiu en vento kaj malbona vetero sidis sur la supro de neĝa monteto […], kiel vilaĝano en blanka frisa surtuto, kun longaj blankaj haroj
    • la pordo malfermiĝas kaj el tie elstariĝas ia figuro en frisa supervesto, kun nerazita barbo .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈfri.so/
Silaboj
FRI·so
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. frisradikofriso
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativofrisofrisoj
akuzativo (-n)frisonfrisojn

Ekzemplaj frazoj

  • Orientaj Frisoj pariĝemas dum la tuta jaro. #1225160
  • Digokonstruado estis ĉiam grava afero por la frisoj. #13736326
  • Butero, pano kaj verda fromaĝo; kiu ne kapablas diri tion, ne estas vera friso. #451887

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishfrieze, Frisian, baize
Portuguêssanefa, bambolina, frísio, frisão
Françaisfrise, Frison
DeutschBühnenhimmel, Friese, Fries, Wadmal
Polskifryz, kulisy, Fryzyjczyk, fryz (materiał)
Русскийфриз, вотола (ткань)
Українськафриз
Nederlandsfries, Fries
Češtinaobrubnice, malované proužky představující na scéně strop nebo nebe, vlys
Slovenčinavlys
Magyarég (színházi díszlet)
日本語フリジア人
Norskvadmål
Danskvadmel
Íslenskavaðmál
Беларускаяфрыз, фрыз (тканіна)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.