Esperantopedia

Vortaro · substantivo

gemo

gemo/ˈɡe.mo/

Oficiala radiko gem- (2. Oficiala Aldono, 1919)

gemo estas esperanta vorto (substantivo): Nobla aŭ duonnobla juvelŝtono.

Signifo

  1. Nobla aŭ duonnobla juvelŝtono (ankaŭ ŝtonsimilaj materialoj, kiaj sukceno, koralo ktp)
    • la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero […kaj] provis vendi kelkajn el la gemoj al iu juvelisto
    • arĝenta oleujo, inkrustita per oro kaj ornamita per valoraj gemoj .

    vidu ankaŭ: gemologio, gemologo

  2. Juvelŝtono konkave gravurita; intajlo
    • gemo el la antikvo montras Kleopatran kaj Antonion sur la malantaŭa ferdeko de kila ŝipo .
  3. Iel gravurita juvelŝtono; gliptikaĵo
    • miaj gemoj, miaj etruriaj vazoj kaj aleksandriaj vitraĵoj kaj korintaj kupraĵoj
    • en la juvelaj magazenoj kiel bluaj, ruĝaj, verdaj fajroj, flamas gemoj .

    subnocioj: kameo, intajlo

  4. Unika valoraĵo, trezoro
    • „Esperanta Antologio 1887–1957“ […] estas ege valora trezorejo de la plej valoraj gemoj de la Esperanta poezia literaturo
    • ĉiu rakonto estas malgranda gemo, kelkafoje granda gemo, kiu por la literaturamanto estas vere plezuriga legaĵo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈɡe.mo/
Silaboj
GE·mo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. gemradikogemo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativogemogemoj
akuzativo (-n)gemongemojn

Ekzemplaj frazoj

  • Netakseblaj gemoj malaperis el la muzeo. #1752612
  • La krono estis garnita per gemoj. #1867070
  • La krono prisemitis de gemoj. #635300
  • Budapeŝto estas gemo de Danubo. #1768378

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

gem-

  • -o

    gemo

  • -ist- profesiulo, adepto

    gemisto

En aliaj lingvoj

Englishgem, engraved gem
Españolgema
Portuguêsgema (qualquer pedra preciosa), jóia (f)
Françaisgemme, pierre précieuse
DeutschGemme, Edelstein
Polskiklejnot, kamień szlachetny, intaglio, gemma
Русскийсамоцвет, инталия, гемма, перен. жемчужина
Українськаґема, дорогоцінний камінь
Nederlandsedelsteen, parel
Češtinadrahokam
Slovenčinadrahokam
Magyardrágakő, gyöngy
中文璨
日本語宝石
Българскискъпоценен камък
Catalàgemma, pedra preciosa, tresor, joia
Беларускаякаштоўны камень, інталія, разны камень, гема

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.