Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kondiĉo

kondiĉo/konˈdi.tʃo/

Oficiala vorto (Fundamento)

kondiĉo estas esperanta vorto (substantivo): Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la….

Signifo

  1. Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektiviĝo de io
    • en similaj okazoj la rapideco de l' agado estas la ĉefa kondiĉo de l' sukceso
    • por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi […] estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita […] Fundamento de la lingvo

    vidu ankaŭ: premiso

  2. Deviga interkonsentita aranĝo, de kies respekto dependas la valideco de kontrakto aŭ alia interkonsento
    • kambio […] kun 2 % da diskonto, konforme je viaj kondiĉoj
    • li transdonis sian filinon al la lernejo, li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion

    subnocioj: klaŭzo

  3. Ekstera cirkonstanco, al kiu persono aŭ objekto estas submetata, kaj de kiu dependas lia aŭ ĝia stato
    • malgraŭ tiaj malfavoraj kondiĉoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas vivaj kreitaĵoj
    • li estas la plej malfeliĉa en la plej feliĉaj kondiĉoj
  4. En programlingvoj, bulea esprimo je kies valoro dependas (ne)plenumo de iuj agoj, precipe en seo kaj iteracio
    • buleaj esprimoj estas uzataj en kondiĉoj de diversaj disbranĉigaj ordonoj
    • kondiĉe salti

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/konˈdi.tʃo/
Silaboj
kon·DI·ĉo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kondiĉradikokondiĉo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokondiĉokondiĉoj
akuzativo (-n)kondiĉonkondiĉojn

Ekzemplaj frazoj

  • La samaj kondiĉoj, la samaj superstiĉoj. #538339
  • Ili ne povis plenumi la kondiĉojn. #554136
  • Ili ne sukcesis plenumi la kondiĉojn. #554145
  • La varoj alvenis en bona kondiĉo. #703649

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

En aliaj lingvoj

Englishterms, condition
Españolcondición
Portuguêscondição, cláusula
Françaiscondition, hypothèse, préalable, prérequis
DeutschBedingung, Voraussetzung, Umstand
Polskiwarunek
Русскийусловие
Українськастан
Nederlandsvoorwaarde
Češtinapodmínka
Magyarelőfeltétel, feltétel, körülmény
中文境, 假想, 条件
日本語条件
Românăcondiție
Hrvatskistanje
Slovenščinapogoj
Lietuviųsąlyga
Latviešunosacījums
Eestitingimus
Danskbetingelse
Íslenskaástand
Galegocondición
Euskarabaldintza
العربيةحالة
हिन्दीशर्त
বাংলাশর্ত
اردوحالت
한국어조건

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.