Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kontraŭekzemplo

kontraŭekzemplo/kon.tra.wekˈzem.plo/

Oficiala radiko ekzempl- (Fundamento, 1905)

kontraŭekzemplo estas esperanta vorto (substantivo): Ekzemplo de la kontraŭo de tio, kion iu….

Signifo

  1. Ekzemplo de la kontraŭo de tio, kion iu asertas aŭ povus kredi.
    • la lasta trajto estas frapa kontraŭekzemplo por la Stalina tezo pri nevariema „baza leksiko“
    • kontraŭekzemplon prezentas la Historio „Romia“ de Amiano Marcelino: kvankam denaska greklingvano, li tamen preferis verki ĝin Latine .
  2. (de predikato `P`) Tia objekto `x`, ke por ĝi la propozicio `P(x)` estas falsa
    • kontraŭekzemplojn oni ofte uzas por pruvi la falsecon de asertoj de la tipo „por ĉiu `x` veras `P(x)`“.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/kon.tra.wekˈzem.plo/
Silaboj
kon·tra·ŭek·ZEM·plo

Vortfarado

  1. kontraŭradikokontraŭo
  2. ekzemplradikoekzemplo
  3. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokontraŭekzemplokontraŭekzemploj
akuzativo (-n)kontraŭekzemplonkontraŭekzemplojn

Ekzemplaj frazoj

  • Tomo refutis tiun aserton per kontraŭekzemplo. #12002149
  • Unu sola kontraŭekzemplo malvalidigas absolutan aserton. #13552430
  • Donu al mi kontraŭekzemplon. #5964380
  • Por pruvi, ke hipotezo estas malĝusta, necesas nur trovi kontraŭekzemplon. #5587336

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

ekzempl-

En aliaj lingvoj

Englishcounterexample
Françaiscontre-exemple
DeutschGegenbeispiel
Polskikontrargument
Русскийконтрпример, противоречащий пример
Nederlandstegenvoorbeeld
Catalàcontraexemple
עבריתדוגמא נגדית
Bahasa Indonesiacontoh tandingan, contoh penyangkal
Беларускаяконтарпрыклад

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.