Esperantopedia

Vortaro · substantivo

krono

krono/ˈkro.no/

Oficiala vorto (Fundamento)

krono estas esperanta vorto (substantivo): Cirklaĵo por meto sur la kapon de iu,….

Signifo

  1. Cirklaĵo por meto sur la kapon de iu, sur la ekstremon de io
  2. kapornamo el kunplektitaj floroj, branĉetoj, folioj, en iuj kulturoj kiel militista, sporta aŭ civila honorsigno
    • unu floro ne estas krono
    • oni piknikas, plukas florojn kaj faras el ili kronojn, kiujn oni surkape portas
  3. metala kapornamo, signo de moŝteco, precipe de reĝeco en eŭropa kaj aliaj kulturoj
    • oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj […] proklamis lin reĝo
    • metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron
  4. Signo aŭ simbolo de merito, de sukceso
    • krono de gloro estas la grizeco (de maljunulaj haroj)
    • nepoj estas krono por maljunuloj
  5. Reĝeco, suvereneco
    • laŭ la nuna kodo por la imperiestra familio nur viroj per la vira deveno rajtas heredi la kronon
    • Manks-insulo […] estas posedaĵo de la brita krono
  6. Objekto similforma kiel krono
    • [la] altstaturaj palmoj ege impresis al mi pro ties kunigitaj kronoj
    • kronviruso

    vidu ankaŭ: egreto, kresto, korolo, supro

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈkro.no/
Silaboj
KRO·no
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kronradikokrono
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokronokronoj
akuzativo (-n)krononkronojn

Ekzemplaj frazoj

  • Taso da kafo kostas unu kronon. #1032963
  • Kronojn oni heredas, reĝlandojn oni meritas. #1650403
  • La krono estis garnita per gemoj. #1867070
  • Krono estas simbolo de la reĝoj. #2470738

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kron-

En aliaj lingvoj

Englishcrown, crown (money)
Españolcorona
Portuguêscoroa, coroa (moeda)
Françaiscouronne, couronne (monnaie)
DeutschKrone, Krone (Geld)
Polskikorona
Русскийкорона
Українськавінок, вінець
Nederlandskroon
Češtinakoruna, koruna (měna i symbol království), věnec
Slovenčinakoruna (aj peniaz)
Magyarkorona, korona (pénznem)
中文王冠
日本語クローネ
Românăcoroană
Bahasa Indonesiamahkota, krona
Беларускаявянок, вянец, карона, крона (грашовая адзінка)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.