Vortaro · verbo
kroni
kroni/ˈkro.ni/
Oficiala radiko kron- (Fundamento, 1905)
kroni estas esperanta vorto (verbo): Ornami per krono.
Signifo
- Ornami per krono
- la junulinoj kronis siajn amikinojn per floroj
- [ŝi] eltiris verdan petroselon el la balaaĵejo kaj kronis la poton .
- Ceremonie agnoski ies meriton aŭ atingon per surkapigo de krono reala aŭ metafora
- kroni la laŭreaton en konkurso.
sinonimoj: premii vidu ankaŭ: glorkrono, laŭrokrono
- Unuafoje ceremonie surkapigi kronon kiel signon de la monarka potenco
- en 1430 oni intencis kroni dukon Vytautas la Granda kiel reĝon de Litovio .
- Rekompenci per atingo de rezulto
- saĝuloj estas kronataj de klereco
- restas fari nur kelkajn paŝojn por pravigi siajn esperojn […], por kroni tiujn ĉi dek ok jarojn
- Esti supra (space) aŭ fina (tempe, proceze) parto de io
- la vojeton kronis malluma, densa arbaro
- fine, por kroni ĉion, plaĉis al la respektinda reĝino honori nian kunvenon per sia ĉeesto
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈkro.ni/
- Silaboj
- KRO·ni
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- kronradikokrono
- ifinaĵoinfinitivo
Formoj
| infinitivo | kroni |
|---|---|
| prezenco | kronas |
| preterito | kronis |
| futuro | kronos |
| kondicionalo | kronus |
| volitivo | kronu |
| aktiva participo · daŭranta | kronanta |
| aktiva participo · finita | kroninta |
| aktiva participo · estonta | krononta |
Ekzemplaj frazoj
- La fino kronas la verkon. #610181
- Ni kronis eraron per eraro. #933264
- Fine grandega sukceso kronis lian multjaran eksperimentadon. #1007070
- Multajn ligojn kronas nur nasko. #1643817
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
kron-
- -o -i
kroni krono
- kunmetaĵoj
En aliaj lingvoj
| English | crown |
|---|---|
| Español | coronar |
| Français | couronner |
| Deutsch | krönen |
| Polski | koronować |
| Русский | украшать венком, венчать, увенчать, венчать (на царство) |
| Українська | вінчати, увінчувати, коронувати, насаджувати коронку |
| Nederlands | kronen, bekronen, een kroon vormen op |
| Čeština | ověnčit, věnčit |
| Slovenčina | korunovať |
| Magyar | megkoronáz |
| 日本語 | 冠をかぶせる |
| Română | încorona |
| Bahasa Indonesia | memahkotai |
| Беларуская | надзяваць вянок, упрыгожваць вянком, вянчаць, каранаваць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.