Esperantopedia

Vortaro · substantivo

membro

membro/ˈmem.bro/

Oficiala vorto (Fundamento)

membro estas esperanta vorto (substantivo): Ĉiu el la moveblaj pecoj de la korpo ―….

Signifo

  1. Ĉiu el la moveblaj pecoj de la korpo ― krom kapo ― kunigitaj kun la trunko per artiko
    • la superaj (brakoj) kaj malsuperaj (kruroj) membroj de homo
    • ŝafon, kiu havas tro longajn aŭ tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon
  2. Ĉiu movebla parto de korpo, krom kapo
    • kiu havas dispremitajn testikojn aŭ detranĉitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo
    • ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion
  3. Ano de societo, partio, familio kc
    • ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton
    • la princo estis […] membro de la plej alta aristokrataro
  4. Aparta difinita ero de tutaĵo
    • membro de frazo, frazmembro
  5. (de egalaĵo, neegalaĵo aŭ ekvacio) Ĉiu el la du esprimoj, situantaj ambaŭflanke de la signo de egaleco aŭ neegaleco
    • ŝovu la konstantan termon de la unua membro de la ekvacio al la dua, ŝanĝinte ties signon
    • dividi ambaŭ membrojn de la neegalaĵo per la nekonato.

    vidu ankaŭ: termo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈmem.bro/
Silaboj
MEM·bro
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. membrradikomembro
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativomembromembroj
akuzativo (-n)membronmembrojn

Ekzemplaj frazoj

  • Litovio estas membro de Eŭropa Unio. #432083
  • Mi estas membro de la Glee-klubo. #471833
  • Ĉiuj membroj de la ministraro ĉeestis. #539694
  • La komitato konsistas el dek membroj. #582171

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

membr-

En aliaj lingvoj

Englishlimb, member, term
Españolmiembro, miembro (del cuerpo), miembro (de un grupo humano), partícula (de un todo)
Portuguêsmembro
Françaismembre, terme
DeutschGlied, Extremität, Mitglied, Seite
Italianomembro
Polskiczłonek, kończyna, członek (grupy), część
Русскийчлен, часть
Українськачлен, кінцівка
Nederlandslidmaat, lid, deel
Češtinačlen, končetina, membrum, úd
Slovenčinakončatina, úd, člen, článok
中文肢体
日本語会員
Românămembru
فارسیعضو
Bahasa Indonesiaanggota gerak, anggota
Беларускаячлен, удзельнік, чалец

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.