Esperantopedia

Vortaro · substantivo

nimbo

nimbo/ˈnim.bo/

Oficiala radiko nimb- (2. Oficiala Aldono, 1919)

nimbo estas esperanta vorto (substantivo): Kolora fono, kiu distinge ĉirkaŭas la….

Signifo

  1. Kolora fono, kiu distinge ĉirkaŭas la kapon aŭ la korpon de figuro; aŭreolo
    • kaj Maria kaj Kristo […] havas rondajn, ebenajn nimbojn, kiuj simbolas ilian diecon .
  2. Nebula heleco aŭ koloro ĉirkaŭanta objekton; haloo
    • de alto de dek-mil futoj, kvazaŭ de la ĉielo la kaskado fluge ĵetas sin suben, kaj ĉirkaŭ ĝi prezentiĝas nimbo jen ruĝa jen purpura .
  3. Iel impona ŝajno, prestiĝo
    • doni al la afero nimbon de oficialeco
    • aperas tiuj […] kiujn ni difinas per la vorto „profeto“; nevidebla nimbo ĉirkaŭas iliajn kapojn, sonas neaŭdebla muziko, neflareblaj aromoj leviĝas el mistikaj ĝardenoj .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈnim.bo/
Silaboj
NIM·bo

Vortfarado

  1. nimbradikonimbo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativonimbonimboj
akuzativo (-n)nimbonnimbojn

Ekzemplaj frazoj

  • Videblas, ke mia nimbo estas pli granda ol via. #660658
  • En multaj kristanaj pentraĵoj, sanktuloj estas prezentitaj kun ora nimbo ĉirkaŭ la kapo. #13565843

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishhalo, nimbus
Portuguêsauréola, aura, nimbo
Françaisauréole, nimbe
DeutschNimbus
Polskinimb
Русскийнимб, ореол
Українськанімб, сяйво, ореол
Nederlandsnimbus, aureool, stralenkrans
Češtinaaureola, svatozář
Slovenčinaaureola, nimbus, svätožiara
Magyarnimbusz, dicsfény
中文光晕
日本語後光
Românănimb
Catalànimbe, aurèola
Беларускаянімб, арэол

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.