Esperantopedia

Vortaro · substantivo

panelo

panelo/paˈne.lo/

Oficiala radiko panel- (4. Oficiala Aldono, 1929)

panelo estas esperanta vorto (substantivo): Modlure enkadrigita parto de vando,….

Signifo

  1. Modlure enkadrigita parto de vando, meblo kaj similaj
    • longaj vicoj da paneloj .
  2. Plato en kiu estas fiksitaj diversaj kontroliloj aŭ regiloj de maŝino; simila indikilaro sur ekrano de komputilo
    • meze de la interna panelo, bone videble tra la antaŭa fenestro de la aŭto, Guliver fiksis krime-tataran flagon sur mallonga stangeto
    • iru al la panelo en la submezo de via ekrano kaj alklaku la bildon de via avataro .
  3. Grupo de spertuloj diskutantaj pri specifa temo
    • la iama usona prezidanto-kandidato Al Gore kaj la Interregistara Panelo pri Klimataj Ŝanĝiĝoj (IPCC) ricevis la pacpremion por la jaro 2007 .

    vidu ankaŭ: komisiono, komitato

  4. Paneldiskuto
    • dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio
    • Asocio Esperantista de Rio de Janeiro en la lasta semestro de 1998 aktive disvastigis Esperanton per 44 gazetartikoloj, 7 radiaj kaj televidaj prezentoj, 4 prelegoj, 8 paneloj kaj 1 ekspozicio .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/paˈne.lo/
Silaboj
pa·NE·lo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. panelradikopanelo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativopanelopaneloj
akuzativo (-n)panelonpanelojn

Ekzemplaj frazoj

  • Rigardu ambaŭ flankojn de la panelo. #1117092
  • La panelo de Janio estas polvoplena. #12575884
  • Tomo havas kapŝanceliĝan pupon sur sia panelo. #5299398
  • Tomo pendigis la panelon al la muro. #5632481

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

panel-

En aliaj lingvoj

Englishpanel
Españolpanel
Portuguêsalmofada (de portas, janelas etc.)
Françaispanneau (ameublement), panneau (de contrôle etc.), panel (de discussion)
DeutschPaneel, Täfelung, Bedienfeld, Konsole
Polskipanel
Русскийпанель, панно
Українськапанно, панель, обшивка стіни, рекламний щит
Nederlandspaneel
Češtinapalubní deska, přístrojová deska
Slovenčinapalubná doska, prístrojová doska
Magyartábla, keretes falmező
中文壁板
日本語パネル
Românăpanou
Българскипанел
Catalàpanell, plafó, quadre, tauler
Беларускаяпанэль, пано

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.