Vortaro · adjektivo
simetria
simetria/si.meˈtri.a/
Oficiala radiko simetri- (1. Oficiala Aldono, 1909)
simetria estas esperanta vorto (adjektivo): Havanta simetrion, aranĝita kun simetrio.
Signifo
- Havanta simetrion, aranĝita kun simetrio
- la tuta aspekto de la sanktejo estas simetria
- la pastro faris larĝan simetrian geston per la du brakoj
- (p.p. geometria figuro) Tia, ke simetrio lasas ĝin senŝanĝa; alidire: per iu simetrio, la bildo de ajna punkto de ĝi apartenas al ĝi
- sfero estas simetria rilate al sia centro kaj al ĉiu rekto aŭ ebeno enhavanta ĝian centron
- elipso estas simetria rilate al siaj fokusa kaj nefokusa aksoj.
- (p.p. (n,p)-matrico) Tia, ke ĉiu ĝia elemento kun indico `(i,j)` egalas al tiu kun indico `(j,i)`
- simetria matrico egalas al sia transponaĵo.
- (p.p. interna rilato `bb R`) Tia, ke ĝi egalas al sia inverso `bb R^-1`
- la idento-rilato estas simetria
- `bb R` estas simetria, se kaj nur se de la fakto, ke `x bb R y`, sekvas, ke `y bb R x`
- (p.p. bildigo de `bb E` al `bb F`, kun `n ge 2`) Tia, ke ĝi ĵetas ĉiujn opojn kun permutitaj termoj al la sama bildo
- se `n=2` kaj `f` estas simetria, `f(x,y)=f(y,x)` por ĉiu ajn `x,y`.
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /si.meˈtri.a/
- Silaboj
- si·me·TRI·a
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- simetriradikosimetrio
- afinaĵoadjektivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | simetria | simetriaj |
| akuzativo (-n) | simetrian | simetriajn |
Ekzemplaj frazoj
- Tio devas esti perfekte simetria. #1609503
- Tiu sciencisto celkonvene kreis skemon absolute simetrian. #1653773
- Neniu vizaĝo estas perfekte simetria. #8893778
- La vizaĝo de Tomo estas perfekte simetria. #12507677
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
simetri-
- -o -a
simetria simetrio
- mal- malo, kontraŭo
En aliaj lingvoj
| Español | simétrico |
|---|---|
| Français | symétrique |
| Deutsch | symmetrisch |
| Русский | симметричный |
| Українська | симетричний, рівнобедрений (про трикутник) |
| Nederlands | symmetrisch |
| Čeština | souměrný, symetrický |
| Slovenčina | symetrický, súmerný |
| Magyar | szimmetrikus, részarányos |
| 中文 | 对称 |
| 日本語 | 左右対称の |
| Català | simètric |
| Беларуская | сымэтрычны |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.