Esperantopedia

Vortaro · substantivo

simetrio

simetrio/si.meˈtri.o/

Oficiala radiko simetri- (1. Oficiala Aldono, 1909)

simetrio estas esperanta vorto (substantivo): Harmonio rezultanta el proporcieco kaj….

Signifo

  1. Harmonio rezultanta el proporcieco kaj regula aranĝo de partoj
    • simetrio estas bazo de arkitekturo, same kiel ritmo estas bazo de poezio aŭ muziko
    • kiel malamanto de simetrio li (Hundertwasser) ĉiam portis du diversajn ŝtrumpetojn .
  2. Simetrieco
    • simetrio de la homa korpo
    • ŝi rapide mensnotis […] la plaĉan simetrion de la vizaĝaj trajtoj
  3. (en vektora spaco) Homomorfia involucio
    • se `bb U` estas la aro de ĉiuj vektoroj senŝanĝaj per la simetrio `f`, kaj `bb V` estas la aro de ĉiuj vektoroj ŝanĝitaj al sia kontraŭegalo per `f`, tiam oni diras, ke `f` estas simetrio kun direkto `bb V` rilate al `bb U`.

    sinonimoj: vektora simetrio.

  4. (en afina spaco) Afina involucio
    • la homomorfio asociita al tia simetrio estas mem vektora simetrio.

    sinonimoj: oblikva simetrio.

  5. (en eŭklida afina spaco) Tia bildigo de la spaco al ĝi mem, ke ĉiuj strekoj kunligantaj punkton kaj ĝian bildon havas jenan econ: ilia mezo estas konstanta punkto (centra simetrio), aŭ ili estas ortaj en sia mezo al konstanta rekto (aksa simetrio) aŭ konstanta ebeno (ebena simetrio).

    sinonimoj: orta simetrio; vidu ankaŭ: simetriakso, simetricentro, simetriebeno

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/si.meˈtri.o/
Silaboj
si·me·TRI·o
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. simetriradikosimetrio
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativosimetriosimetrioj
akuzativo (-n)simetrionsimetriojn

Ekzemplaj frazoj

  • Simetrio estas enuiga. #463623
  • Simetrio estas monotoneco. #2417727
  • Cefalopodoj estas maraj bestoj karakterizataj per tentakloj kaj duflanka korpa simetrio. #12472599

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

simetri-

En aliaj lingvoj

Englishsymmetry
Españolsimetría
Françaissymétrie
DeutschSymmetrie
Русскийсимметрия
Українськасиметрія
Nederlandssymmetrie
Češtinasouměrnost, symetrie, symetričnost
Slovenčinasymetria, súmernosť
Magyarszimmetria, részarányosság
中文对称
日本語左右対称
Catalàsimetria
Беларускаясымэтрыя

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.