Esperantopedia

Vortaro · substantivo

stacio

stacio/staˈtsi.o/

Oficiala vorto (Fundamento)

stacio estas esperanta vorto (substantivo): Haltejo kun iaj aranĝaĵoj teĥnikaj aŭ….

Signifo

  1. Haltejo kun iaj aranĝaĵoj teĥnikaj aŭ komfortigaj
    • en la antikveco la gubernio servis kiel grava transŝarĝa stacio ĉe la sud-okcidenta Silka Vojo
    • oni gloris la stacion, kiam […] Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio .
  2. Loko, kie haltas publikaj trafikaj veturiloj, vagonoj, ŝipoj, por preni aŭ lasi la pasaĝerojn kaj varojn
    • trafi tramon ĉe l' stacio
    • aŭtobusa stacio
  3. Haltejo en kalvaria vojo
    • ŝi staris […] ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn .
  4. Scienca establejo por esplorado, aŭ teĥnika establejo por servoj, kun la taŭga ekipo
  5. Teĥnika establejo por generado, konservo aŭ plusendo de energio
    • li atentigis pri troa centrado de la elektra energio de Brazilo en malmultaj stacioj .

    vidu ankaŭ: centralo

  6. Elsendejo
    • ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio, portante paperon en la mano
    • radioparolis stacio Semarang

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/staˈtsi.o/
Silaboj
sta·CI·o
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. staciradikostacio
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativostaciostacioj
akuzativo (-n)stacionstaciojn

Ekzemplaj frazoj

  • La trajno haltas en ĉiu stacio. #459946
  • Mi iras al la osaka stacio. #478796
  • El kiu stacio la trajno ekiras? #494259
  • Li renkontis ŝin en la stacio. #511939

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

En aliaj lingvoj

Englishstation
Españolestación
Portuguêsestação
Françaisétape (fig.), station
DeutschStation, Forschungsstation, Sendestation, Zwischenstation
Polskistacja
Русскийостановка
Українськастанція
Nederlandsstatie
Češtinastanice
Slovenčinastanica
Magyarállomás
中文太空站
日本語駅
Hrvatskikolodvor
Slovenščinapostaja
Lietuviųstotis
Latviešustacija
Eestijaama
Danskstationen
Íslenskastöð
Galegoestación
Euskarageltokia
العربيةمحطة
עבריתתחנה
हिन्दीस्टेशन
বাংলাস্টেশন
اردواسٹیشن

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.