Esperantopedia

Vortaro · substantivo

ĵargono

ĵargono/ʒarˈɡo.no/

Oficiala radiko ĵargon- (1. Oficiala Aldono, 1909)

ĵargono estas esperanta vorto (substantivo): Socia dialekto, posedanta leksikajn….

Signifo

  1. Socia dialekto, posedanta leksikajn apartaĵojn, sed havanta principe la samajn sistemojn fonetikan kaj gramatikan kiel la norma lingvo.
  2. Slango per kiu koncerna grupo sin apartigas, servanta kiel rekonilo aŭ simbolo
    • junulara, kortega ĵargono
    • grandurba ĵargono
  3. Faklingvo
    • filozofia, medicina ĵargono
    • el la vundo (la traŭmo, se vi preferas fakĵargoni), kiun mi travivis tiufoje, mi neniam resaniĝis
  4. Kaŝlingvo, sekreta lingvo uzata por malfaciligi al la eksteruloj ĝian komprenadon
    • fripona, ŝtelista ĵargono.
  5. Helplingvo aŭ loka lingvo estiĝinta en interetna komunikado en limregionoj aŭ en lokoj kie amasiĝas diverslingvanoj (ekz-e en la marhavenoj) surbaze de simpligita etna lingvo kaj abunda vortopruntado
    • la mediteraneaj maristoj uzas ĵargonon, kie miksiĝas franca, itala kaj araba lingvoj
    • la popolo kreis al si ĵargonon ankaŭ internacie uzatan, kiu jam akiris nun literaturan forton, eĉ originalan poezion .

    sinonimoj: piĝino

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ʒarˈɡo.no/
Silaboj
ĵar·GO·no
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. ĵargonradikoĵargono
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoĵargonoĵargonoj
akuzativo (-n)ĵargononĵargonojn

Ekzemplaj frazoj

  • Al kio similas tiu ĵargono? #2043814
  • Mi ne komprenas tiun ĵargonon. #2989500
  • Laŭeble ne uzu ĵargonon. #2457572
  • Ĉu vi povas simpligi la ĵargonon por mi? #4952702

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishlingua franca, pidgin
Españoljerga
Portuguêslíngua franca
Françaisjargon, argot, sabir
DeutschJargon, Pidgin, Lingua Franca
Italianogergo
Polskiżargon, pindżin, dialekt, lingua franca
Русскийжаргон, пиджин
Українськажарґон, суржик
Nederlandslingua franca
Magyarkeveréknyelv, lingua franca
中文哤, 通用语
日本語隠語
Българскижаргон
Svenskajargong
Catalàargot, pidgin, sabir, crioll
Bahasa Indonesiajargon
Беларускаяжаргон

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.