Esperantopedia

Vortaro · substantivo

ŝlimo

ŝlimo/ˈʃli.mo/

Oficiala vorto (Fundamento)

ŝlimo estas esperanta vorto (substantivo): Akvemoligita kota tero kuŝanta sur….

Signifo

  1. Akvemoligita kota tero kuŝanta sur fundo de marĉo, lago, rivero aŭ simila akvejo
    • kelkaj specoj da fiŝoj enfosas sin por la vintro en ŝlimon kaj restas en ĝi en la stato de plena rigidiĝo
    • eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu
  2. Malglora, malnobla, malkomforta stato
    • la popolo amas la militon […], sen la milito la mondo pereus aŭ almenaŭ transformiĝus je ŝlimo
    • ju pli multe mi konsciis la bonon kaj ĉion „belegan kaj subliman“, des pli profunde mi sinkis en mia ŝlimo kaj des pli forte implikiĝis en ĝi .

    vidu ankaŭ: feĉo, koto, marĉo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈʃli.mo/
Silaboj
ŜLI·mo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. ŝlimradikoŝlimo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoŝlimoŝlimoj
akuzativo (-n)ŝlimonŝlimojn

Ekzemplaj frazoj

  • La ŝtupetaro estis kovrita de ŝlimo. #601026
  • La aŭto fiksiĝis en la ŝlimo. #646357
  • Ŝi tiris lin el la ŝlimo. #914231
  • Lavango el ŝlimo detruis aŭstran vilaĝon. #1717040

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

ŝlim-

En aliaj lingvoj

Englishmud, muck, sludge
Españolcieno
Portuguêslimo, lodo
Françaisfange, vase (fange)
DeutschSchlamm, Schlick, Morast (Verkommenheit), Sumpf (Verkommenheit)
Italianomelma, fanghiglia, limo
Polskimuł, szlam
Русскийил, тина
Українськамул, твань, грязі (лікувальні)
Nederlandsslib, slijk, modder
Magyariszap, sár
中文污泥
日本語泥
Catalàllot, tarquim, deshonra
فارسیگل و لای، لجن
ไทยโคลน, ดินเลน
Беларускаяглей, мул, ціна, твань (перан.)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.