Vortaro · substantivo
antipodo
antipodo/an.tiˈpo.do/
Oficiala radiko antipod- (1. Oficiala Aldono, 1909)
antipodo estas esperanta vorto (substantivo): , la homoj loĝantaj en la kontraŭa….
Signifo
- (laŭ la antikvaj filozofoj postulantaj terglobon, t.e. Pitagoro, Platono, Cicerono kc), la homoj loĝantaj en la kontraŭa flanko de la terglobo, do kun la piedoj kontraŭe (greke: ἀντί = kontraŭ, πούς = piedo, latinigite antipodes, do kontraŭpieduloj)
- poste venas cito el Aŭgustinus: „instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj de la religio, ĉar tio ĉi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo…“
- li malatentas pri vi, kvazaŭ vi sidus ĉe la antipodo
- Loĝregiono de tiuj „kontraŭpieduloj“; figurasence la kompleta kontraŭo de io
- la francaj doktrinoj, ĉefe ĝis 1908, estis la antipodoj de tiuj de la novaperinta Budapeŝta Skolo
- antipode, en vintra Aŭstralio, ankaŭ okazis luktoj, la plej belaj kaj grandaj someraj Olimpikaj Ludoj de amatoroj .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /an.tiˈpo.do/
- Silaboj
- an·ti·PO·do
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- antipodradikoantipodo
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | antipodo | antipodoj |
| akuzativo (-n) | antipodon | antipodojn |
Ekzemplaj frazoj
- La antipodo de la libertempo estas la labortempo. #1455166
- Kiam estas tagmezo en iu loko, estas noktomezo en ĝia antipodo. #8633081
- Mensogo povas vojaĝi ĝis la antipodo, dum la vero estas ankoraŭ laĉanta siajn ŝuojn. #4765306
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
antipod-
- -o -a
antipodo antipoda
En aliaj lingvoj
| English | antipode |
|---|---|
| Español | antípoda |
| Français | antipode |
| Deutsch | Antipode, Gegenort |
| Русский | антипод |
| Українська | антипод |
| Nederlands | antipode |
| Čeština | antipod, protinožec, přen. odpůrce |
| Slovenčina | antipód, protichodec, protinožec, protivník |
| 日本語 | 対蹠地 |
| Български | антипод |
| עברית | אנטיפוד, הצד השני של כדור הארץ |
| فارسی | پادپا |
| Bahasa Indonesia | antipoda, antipode |
| Беларуская | антыпод, дыямэтральна процілеглы пункт |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.