Esperantopedia

Vortaro · verbo

dampi

dampi/ˈdam.pi/

dampi estas esperanta vorto (verbo): Mane aŭ ile malpliigi la vibradon de….

Signifo

  1. Mane aŭ ile malpliigi la vibradon de kordo, membrano aŭ alia sonora parto de muzikilo, tiel ŝanĝante sufoke aŭ obtuzige ties sonkvaliton
    • dampita sono de harpo
    • [ĉe] orgeno […] ŝvelkestoj povas dampi la tonojn de la enestaj registroj per malfermado de ĵaluzioj aŭ klapoj .

    vidu ankaŭ: surdigilo, sufoki

  2. Malfortigi aŭ ĉesigi emocion, atendostreĉon, kc
    • eĉ atendo-tempoj de pli ol unu horo por viziti unu aŭ alian pavilonon ne dampis la ĝuon
    • por prospera familio oni devas dampi la fortajn skandalojn .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈdam.pi/
Silaboj
DAM·pi
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. dampradikodampi
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivodampi
prezencodampas
preteritodampis
futurodampos
kondicionalodampus
volitivodampu
aktiva participo · daŭrantadampanta
aktiva participo · finitadampinta
aktiva participo · estontadamponta

Ekzemplaj frazoj

  • La dikaj muroj dampas eksteran bruon. #476723

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishdampen
Portuguêsamortecer, abafar
Françaisamortir (un bruit), étouffer (un bruit)
Deutschdämpfen
Italianosmorzare (suono), attutire (suono), silenziare, stoppare (chitar. moder.)
Polskitłumić, gasić, wygłuszać
Русскийглушить, заглушать, приглушать (звук)
Українськаглушити, приглушувати (при грі на муз. інструментах і т.п.)
Nederlandsdempen
Češtinadusit, tlumit (zvuk), utlumit, ztlumit
Slovenčina(s)tlmiť, dusiť
Magyartompít, csillapít
中文挫
日本語抑える
Românăatenua
Catalàofegar, esmorteir, amortir, fer callar
עבריתלעמעם
Беларускаяглушыць, заглушаць, заглушваць, прыглушаць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.