Vortaro · substantivo
elfo
elfo/ˈel.fo/
Oficiala radiko elf- (2. Oficiala Aldono, 1919)
elfo estas esperanta vorto (substantivo): Supernatura homforma estaĵo.
Signifo
- Supernatura homforma estaĵo
- Aerfeo
- la malgranda elfo el la rozo ... flugis el unu floro al alia
- bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn .
sinonimoj: silfo
- Homsimila fikcia estaĵo havanta pintajn orelojn, kutime belaspekta kaj kun forta ligo al magio aŭ la naturo, kiu aperas en multaj fantastaj verkoj ekde la 20-a jarcento
- la amo de la elfoj al sia lando kaj siaj verkoj estas pli profunda ol la profundaĵoj de l' Maro
- Mez-tero, kies loĝantoj konsistis el diversaj rasoj: homoj, hobitoj, elfoj, gnomoj, orkoj, entoj, fantomoj, duonhomoj, malicaj spiritoj, ktp, ĉiuj parolantaj siajn proprajn lingvojn .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈel.fo/
- Silaboj
- EL·fo
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- elfradikoelfo
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | elfo | elfoj |
| akuzativo (-n) | elfon | elfojn |
Ekzemplaj frazoj
- La elfoj vivas en la arbaro. #3570697
- Mi legas libron pri magiaj elfoj. #10495732
- Elfoj vivas pli longe ol homoj. #11665604
- Elfoj ofte estas evitemaj de eksteruloj. #13836352
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
En aliaj lingvoj
| English | elf |
|---|---|
| Español | elfo |
| Português | elfo |
| Français | elfe |
| Deutsch | Elf [skand], Elfe [skand], Elb [germ], Elbe [germ] |
| Italiano | elfo |
| Polski | elf |
| Русский | эльф |
| Українська | ельф |
| Nederlands | elf, elfje |
| Čeština | elf, skandinávský skřítek |
| Slovenčina | elf, škriatok |
| 中文 | 魉 |
| 日本語 | エルフ |
| Беларуская | эльф |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.