Esperantopedia

Vortaro · substantivo

galanto

galanto/ɡaˈlan.to/

Oficiala radiko galant- (2. Oficiala Aldono, 1919)

galanto estas esperanta vorto (substantivo): Genro el familio amarilidacoj, floranta….

Signifo

  1. Genro el familio amarilidacoj (Galanthus), floranta en la fino de la vintro, kun malgrandaj blankaj sonorilformaj floroj el du rondoj de petaloj, tri eksteraj, ovalaj kaj pure blankaj, kaj tri internaj kunklinitaj kiel kroneto kun verdaj makuloj ĉe la pintoj
    • kion diras la galanto? ― inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo, du ĉarmaj knabinetoj ― iliaj vestoj estas blankaj kiel neĝo, longaj verdaj silkaj rubandoj flirtas de la ĉapeloj ― sidas sur ĝi kaj balancas sin
    • la kadavro, sensanga kaj bandaĝita de l' flegistinoj […] galantoj kaj kandeloj mildigis la litan apudon .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ɡaˈlan.to/
Silaboj
ga·LAN·to
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. galantradikogalanto
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativogalantogalantoj
akuzativo (-n)galantongalantojn

Ekzemplaj frazoj

  • Galanto estas la rideto de printempo. #12999217
  • La galanto anoncas la printempon. #1076650
  • Galanto estas antaŭsigno de printempo. #12999216
  • Galanto simbolas printempon. #10979592

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Portuguêsgalanto, fura-neve, cipó-da-praia, campainha-branca
Françaisperce-neige
DeutschSchneeglöckchen
Polskiśnieżyczka przebiśnieg
Русскийподснежник
Українськапідсніжник
Nederlandssneeuwklokje
Češtinasněženka
Slovenčinasnežienka
Magyarhóvirág
Türkçekardelen
中文雪花莲属
日本語ガランサス, ユキノハナ, スノードロップ
Svenskasnödroppe
Catalàgènere Galanthus, lliri de neu
Беларускаяпадсьнежнік

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.