Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kaĉo

kaĉo/ˈka.tʃo/

Oficiala vorto (Fundamento)

kaĉo estas esperanta vorto (substantivo): Manĝaĵo simila al mola pasto, farita….

Signifo

  1. Manĝaĵo simila al mola pasto, farita precipe el faruno miksita kun likvaĵo aŭ el legomoj longe kuiritaj kaj duonfluecigitaj per akvo
    • kaĉo da fazeoloj, terpomoj
    • fratino kuiris kaĉon el akvo kaj sekalfaruno kaj ni manĝis

    vidu ankaŭ: buljono, griaĵo, kompoto, supo

  2. Io konfuza, ĥaosa, senorda miksaĵo, en kiu oni ne plu vidas la strukturon de la konsistigaj partoj; ĝena situacio rezultanta el konfuzo aŭ miskompreno
    • virino hastis respondi, per sia tro densa kaĉo de provincismoj
    • ĉu estas kaĉo en via kapo ?

    sinonimoj: ĥaoso

  3. Io simila al kaĉo
    • kota, sanga kaĉo
    • [jen] kaĉo pro malseka neĝo

    vidu ankaŭ: ŝlimo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈka.tʃo/
Silaboj
KA·ĉo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kaĉradikokaĉo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokaĉokaĉoj
akuzativo (-n)kaĉonkaĉojn

Ekzemplaj frazoj

  • Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas. #605397
  • Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu. #648631
  • Ĉiuj politikistoj kuiras la saman kaĉon. #950392
  • Ni sidas en la sama kaĉo. #1148976

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kaĉ-

En aliaj lingvoj

Englishgruel, mush, porridge, puree
Españolpapilla, puré, gachas, confusión
Portuguêspapas, mingau, puréia, purée
Françaispurée, embrouillamini, bouillie, compote
DeutschBrei, Mus, Schlamassel, Sauerei
Polskikleik, papka
Русскийкаша, пюре, кашица
Українськакаша, пюре, густа юшка, плутанина
Nederlandsbrij, moes, pap, puree
Magyarkása, pép, pác, zűrzavar
中文粥, 纠葛, 泥
日本語かゆ, ピューレ, かゆ状の食物
Românăterci
Българскикаша
Suomipuuro, sose, sekasotku, soppa (kuv.)
Svenskagröt
Catalàpuré, farinetes, garbuix, embolic
עבריתדייסה, מחית, פירה
Bahasa Indonesiabubur, kekacauan, lendir
Беларускаякаша, пюрэ

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.