Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kerno

kerno/ˈker.no/

Oficiala vorto (Fundamento)

kerno estas esperanta vorto (substantivo): La malmola interna parto de ekstere….

Signifo

  1. La malmola interna parto de ekstere mola frukto aŭ la mola parto de ekstere malmola frukto aŭ fruktoparto
    • li devas manĝi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj ĝis la ŝelo
    • la graso de la kernoj de tritiko

    vidu ankaŭ: nukso, grajno

  2. La malmola interna parto de la perikarpo de drupo enhavanta la semgrajnon, ekz. kerno de pruno; juglando, migdalo
    • malsanulejen ŝi iris, manĝinte plurajn kernojn de abrikoto kaj persiko, aŭ pli precize ilian enan molan parton, same toksan por homo
    • oni donis al ĝi persikon, kaj la kerno tiom dolorigis ĝian postaĵon, ke la simio nun kalibras ĉiun kernon .
  3. Centra, esenca parto de io
    • ĉi tio estas la kerno de nia disputo konkludis Przyjemski kaj etendis al la maljunulo sian blankan, longan manon
    • mi trovos la kernon de la vero

    sinonimoj: bazo, esenco, fundo, fundamento, kvintesenco

  4. La parto de procesoro, kiu plenumas la kalkulojn
    • la kerno de la procesoro estas simpligita, konsekvence, ĝi uzas malpli da transistoroj kaj malpli da energio .
  5. Atomkerno
    • atomo de oksigeno havas 8 protonojn en sia kerno, alinome nukleo .
  6. (de homomorfio `f`) Inversa bildo de la neŭtra elemento de la celo-aro; simb. `"kern" f`
    • la kerno de homomorfio `f` inter ringoj aŭ moduloj estas la aro de ĉiuj elementoj, kies bildo per `f` egalas al la nulo.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈker.no/
Silaboj
KER·no
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kernradikokerno
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokernokernoj
akuzativo (-n)kernonkernojn

Ekzemplaj frazoj

  • Forigu la kernojn kaj la pedunklon. #476202
  • Mi ne manĝas kernojn de pomoj. #778243
  • Emma esprimis la kernon de ĉio. #1399908
  • Parolu pri la kerno de afero! #1407873

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kern-

En aliaj lingvoj

Englishcore, pit, stone, fruitstone
Españolnúcleo
Françaisnoyau, centre, cœur, clou
DeutschKern, Rechenkern
Polskipestka, które są często błędnie postrzegane jako orzechy), jądro
Русскийядро, косточка (плода)
Українськаядро, зерно, кісточка (плоду), стрижень
Nederlandspit, kern, steen
Češtinajádro, meritum, pecka, podstata
Slovenčinajadro, kôstka, podstata, základ
Magyarmag, csonthéjas mag, kőmag, putamen
中文核心
日本語核
Românănucleu
Catalànucli
Беларускаяядро, костачка (плода), цэнтральная частка, сарцавіна

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.