Esperantopedia

Vortaro · substantivo

esenco

esenco/eˈsen.tso/

Oficiala vorto (Fundamento)

esenco estas esperanta vorto (substantivo): Tio, kio konsistigas la propran naturon….

Signifo

  1. Tio, kio konsistigas la propran naturon de io, la interna kaj nevaria bazo de eksteraj aperaĵoj (fenomenoj)
    • homo estas laŭ sia esenco sociema estaĵo
    • mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando

    vidu ankaŭ: substanco

  2. Ĉefaj, plej gravaj ecoj de io
    • la esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis
    • la prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan

    sinonimoj: bazo, fundo, fundamento, kerno, kvintesenco, principo, suko

  3. Densigita eltiraĵo el iuj substancoj ordinare bonodoraj aŭ aromaj
    • la rozoj jam estis kolektitaj kaj oni faris el ili esencon
    • vinagra esenco .

    vidu ankaŭ: aromo, ekstrakto, infuzaĵo, tinkturo

  4. Tio, kio konsistigas la unuecon de la tri personoj de la Triunuo.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/eˈsen.tso/
Silaboj
e·SEN·co
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. esencradikoesenco
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoesencoesencoj
akuzativo (-n)esenconesencojn

Ekzemplaj frazoj

  • La esenco de matematiko estas libereco. #412511
  • Resumo enhavas la esencon de teksto. #11189072
  • La esenco de libero estas la matematiko. #490249
  • Tio facilas, se vi kaptis la esencon. #565873

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

esenc-

En aliaj lingvoj

Englishsubstance, essence
Españolesencia
Portuguêsessência
Françaisessence, substance
DeutschEssenz, Wesen, Natur (Wesen), Wesentliches
Polskiesencja, sedno, meritum, treść
Русскийсущность, существо (дела и т.п.), эссенция, существо
Українськасуть, сутність, есенція
Češtinaesence, meritum, podstata, tresť
Slovenčinaesencia, výťažok
Magyarlényeg, szubsztancia, eszencia
中文真髓
日本語本質
Catalàessència
Bahasa Indonesiaesensi, esens, ekstrak, sari
Беларускаясутнасьць, эсэнцыя

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.