Esperantopedia

Vortaro · substantivo

krampo

krampo/ˈkram.po/

Oficiala vorto (Fundamento)

krampo estas esperanta vorto (substantivo): Stangeto aŭ metalstrio kun la ekstremoj….

Signifo

  1. Stangeto aŭ metalstrio kun la ekstremoj fleksitaj orte al la meza parto (do, en la formo de [ aŭ U), uzata por kunfiksi ĉarpentaĵojn kaj aliajn materialojn
    • multe da fero por najloj […] kaj por la krampoj pretigis David
    • la krampo premu viajn internaĵojn, ribeluloj, blasfemuloj !
  2. Simila dratpeco, kiu kuntenas paperfoliojn trapikante ilin.
  3. Fera kurba peco, kun unu aŭ pluraj pintoj, kiu servas por haltigi, kunigi aŭ forte fiksi
    • krono da larĝaj belformaj folioj interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du torditaj trunketoj
    • adoleskaj knabinoj, kiuj revas akiri iun princon, post kiam oni forigis iliajn dentokrampojn

    vidu ankaŭ: buko, hoko, klemo, ŝraŭbtenilo, vajco

  4. Interpunkcia signo, aŭ rekta [ ] aŭ ronda ( ) aŭ angula < > aŭ kuniga { }, montranta komencon kaj finon de parentezo
    • apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon
    • ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈkram.po/
Silaboj
KRAM·po
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. krampradikokrampo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokrampokrampoj
akuzativo (-n)kramponkrampojn

Ekzemplaj frazoj

  • Traduku la vortojn inter la krampoj. #11191193
  • Traduku la vortojn en la krampoj. #11191195
  • Bonvolu skribi vorton inter la krampoj. #12236515
  • Bonvolu ne aldoni rimarkojn en krampoj. #13257896

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kramp-

En aliaj lingvoj

Englishstaple, clamp, bracket, parenthesis
Españolgrapa
DeutschKrampe, Klammer, Spange, Klammer (Zeichen)
Polskiłącznik ciesielski, nawias
Русскийскоба, скобяное изделие, скрепа, скобка
Українськаскоба, скріпа, клямра, гак
Češtinadržák, držátko, příchytka, svorka
Slovenčinadržiak, príchytka, svorka, upínadlo
Magyarácskapocs, kapocsvas, vaskapocs, zárójel
中文夹子, 括弧
日本語かすがい, クランプ, かっこ
Catalàgrapa
Беларускаяклямар, дужка, скобка, скрэпа

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.