Esperantopedia

Vortaro · substantivo

profilo

profilo/proˈfi.lo/

Oficiala radiko profil- (1. Oficiala Aldono, 1909)

profilo estas esperanta vorto (substantivo): Aspekto de vizaĝo flanke rigardata.

Signifo

  1. Aspekto de vizaĝo flanke rigardata
    • leona korpo, grandega kapo […] kvazaŭ homa profilo
    • eleganta kaj gracia silueto, lia profilo kun delikataj brovoj kaj kun maldikaj lipoj

    vidu ankaŭ: konturo

  2. Vertikala sekco de objekto
    • profilo de konstruo, listelo, topografio
    • T-profilo, U-profilo, V-profilo

    vidu ankaŭ: reliefo

  3. Karakteriza ecaro; formala priskribo de tia ecaro
    • 900 kilometra longeco, 26 000 altecmetroj, 14 etapoj ― ĉio ĉi estas akordigita al la profilo de bicikla montkonkurso kaj estas defio por ĉiu montbiciklisto
    • ĉar mi havis ĝis nun aliajn projektojn verkistajn, mi kiel redaktoro de Leteroj en Monato tenis malaltan profilon pri tiu posteno

    vidu ankaŭ: fasono, formaĵo, ĥaraktero, manifesti, trajt

  4. Registritaj informoj pri uzanto de programo
    • oni kaŝu sian profilon de nekonatoj kaj evitu, ke programoj montru vian aktualan lokon
    • Simonsen […] ĝisdatigis sian Fejsbuk-profilon per nova foto .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/proˈfi.lo/
Silaboj
pro·FI·lo

Vortfarado

  1. profilradikoprofilo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoprofiloprofiloj
akuzativo (-n)profilonprofilojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ni ne kreas profilojn pri nemembroj. #1088987
  • Via profilo estas nur duone plenigita. #3154524
  • La profilo de Samio ŝajnas falsa. #8837310
  • Miĉjo Muso kreis profilon en OnlyFans. #13542311

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

profil-

En aliaj lingvoj

Englishprofile, cross-sectional view
Españolperfil
Portuguêsperfil
Françaisprofil
DeutschProfil, Schnitt (Profil), Querschnitt, Längsschnitt
Polskiprofil
Русскийпрофиль
Українськапрофіль
Nederlandsprofiel
Češtinaobrys, profil, průřez
Slovenčinabokorys, profil
Magyararcél, profil, oldalnézet, keresztmetszet
中文型材
日本語横顔
Românămulură
Българскипрофил
Svenskaprofil
Bahasa Indonesiaprofil, penampang, belahan
Беларускаяпрофіль

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.