Esperantopedia

Vortaro · substantivo

reakcio

reakcio/re.akˈtsi.o/

Oficiala radiko reakci- (3. Oficiala Aldono, 1921)

reakcio estas esperanta vorto (substantivo): Kontraŭefiko, kontraŭago, reago.

Signifo

  1. Kontraŭefiko, kontraŭago, reago
    • ne plaĉis al li la konduto de Fenicianoj […], reakcio komencis vekiĝi en lia animo
    • tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito, novan streĉiĝon .
  2. Politika agado celanta revivigi la pasintan staton de la aferoj, resp. nekonvene aplikanta malnovan agmodelon al ŝanĝiginta situacio
    • la penso de Syôin atingis respublikanismon tuj antaŭ lia ekzekuto 29-jaraĝa fare de la ŝoguneja reakcio .

    vidu ankaŭ: regreso

  3. Ĥemia procezo, ĉe kiu el ĥemiaj kombinaĵoj aŭ elementoj (la reakciantoj) estiĝas aliaj ĥemiaj kombinaĵoj per ŝanĝiĝo de la interligoj inter la atomoj de la reakciantoj
    • la akvo estas en kontakto kun silikatoj: temas pri kondiĉo, en kiu povas okazi kemiaj reakcioj interesaj kaj teorie kunligeblaj kun la apero de iaj vivoformoj
    • evidentigo de sars-koronviruso aŭ ĝia ribonukleata acido (RNA) helpe de polimeraza ĉena reakcio .

    vidu ankaŭ: oksidigi, redukti, redoksa, endoterma, ekzoterma

  4. (nuklea) Fizika procezo, ĉe kiu koliziantaj partikloj produktas novajn partiklojn
    • la reaktoro fariĝis nestabila […] kiam la situacio forglitis el la manoj de la laboristoj, ili estis devigitaj klopodi haltigi la reakcion per alternativaj rimedoj .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/re.akˈtsi.o/
Silaboj
re·ak·CI·o
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. reakciradikoreakcio
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoreakcioreakcioj
akuzativo (-n)reakcionreakciojn

Ekzemplaj frazoj

  • Kunverŝo de ambaŭ substancoj okazigis akran reakcion. #964038
  • Kalkulu la ekvilibrokonstanton (EK) por jena reakcio! #1632824
  • Tio fariĝis ĉena reakcio ruiniga. #3064508
  • Substanco, kiu akcelas la kemiajn reakciojn, estas akcelilo. #1770762

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

reakci-

En aliaj lingvoj

Englishreaction
Españolreacción
Portuguêsreação
Françaisréaction
DeutschGegenreaktion, Gegenmaßnahme, Gegenimpuls, Reaktion
Polskireakcja
Русскийреакция
Українськареакція
Nederlandsreactie
Češtinareakce, zpátečnictví
Slovenčinareakcia, spiatočníctvo
Magyarreakció, vegyi folyamat
中文感应, 反动派, 反应, 核反应
日本語反動
Catalàreacció
Беларускаярэакцыя

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.