Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

regula

regula/reˈɡu.la/

Oficiala radiko regul- (Fundamento, 1905)

regula estas esperanta vorto (adjektivo): Konforma al unu aŭ pluraj reguloj.

Signifo

  1. Konforma al unu aŭ pluraj reguloj; laŭregula
    • sovaĝuloj, kiuj preferis la ŝteladon […] ol regulan laboron
    • kelke da regulaj regimentoj

    vidu ankaŭ: laŭleĝa, oficiala

  2. Obeanta al firma, ripetiĝanta ritmo aŭ ordo
    • ĉiu neĝa floko […] aspektis kiel belega floro aŭ dekpinta stelo […] en ili troviĝas nenia eraro, ili estas tute regulaj
    • postulante grandan, senĉesan kaj regulan laboron

    vidu ankaŭ: perioda, simetria

  3. (p.p. plurlatero) Tia, ke ĝi estas enskribita en cirklo, kaj ke ĝiaj lateroj estas samlongaj
    • regulan rektangulon oni nomas kvadrato
    • ĉiuj anguloj de regula plurlatero estas egalaj.
  4. (p.p. pluredro) Tia, ke ĝi estas enskribita en sfero, kaj ke ĝiaj facoj estas izometriaj, regulaj plurlateroj
    • inter ĉiuj konveksaj pluredroj nur kvaredro, sesedro, okedro, dek-duedro kaj dudekedroj povas esti regulaj.

    vidu ankaŭ: platona solido.

  5. (p.p. (n,n)-matrico) Inversigebla.
  6. (p.p. distribucio `T`) Tia, ke la bildo per ĝi de ĉiu testa funkcio `phi` estas esprimebla per `int_(-oo)^(oo)h(x)phi(x)dx` por iu funkcio `h` (funkcio asociita al la distribucio)
    • la diraka distribucio ne estas regula.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/reˈɡu.la/
Silaboj
re·GU·la
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. regulradikoregulo
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativoregularegulaj
akuzativo (-n)regulanregulajn

Ekzemplaj frazoj

  • Vi praktiku ĝin je regulaj intertempoj. #807932
  • Tiu vulkano erupcias je regulaj intervaloj. #845200
  • Mia menstrua ciklo estas tre regula. #5183362
  • Mi kredas je regula ekzercado. #556509

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

regul-

En aliaj lingvoj

Españolregular
Portuguêsregular
Françaisrégulier
Deutschregulär, vorschriftsmäßig, regelmäßig
Polskiprawidłowy, regularny
Русскийправило, регулярный
Українськаправильний, реґулярний
Nederlandsregelmatig
Češtinapravidelný, regulární, rovnoměrný, řádný
Slovenčinapravidelný, regulárny, riadny
Magyarszabályos, rendszeres
中文定期
日本語正規の
Catalàregular (adj.)
Bahasa Indonesiateratur, beraturan, reguler, tetap
Беларускаяправільны, рэгулярны

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.