Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

simpla

simpla/ˈsim.pla/

Oficiala vorto (Fundamento)

simpla estas esperanta vorto (adjektivo): Nekomplikita, facile komprenebla,….

Signifo

  1. Nekomplikita, facile komprenebla, uzebla, solvebla
    • simpla teksto, poemo, problemo
    • post unu sola duonhoro [li] ekposedas la tutan gramatikon kaj […] al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj .
  2. Ĉar ne kunmetita, aŭ konsistanta el samspecaj elementoj
    • oro kaj fero estas simplaj korpoj
    • simpla verbotempo

    antonimoj: malsimpla, kompleksa

  3. Ĉar konsistanta el malmultaj partoj
    • simpla metodo, procedo, maŝino
    • miaj rimedoj de solvo […] aperos al li eble kiel tro simplaj
  4. Kaj sekve senornama, senluksa, senafekta
    • simpla vesto de pastrino
    • la tagmanĝo […] konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco da nigra pano

    vidu ankaŭ: sobra, modesta

  5. Nura
    • tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego
    • simpla (senranga) soldato
  6. Simplanima, senartifika, senruza, eventuale naiva
    • estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj
    • obeu […] en simpleco de via koro

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈsim.pla/
Silaboj
SIM·pla
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. simplradikosimpla
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativosimplasimplaj
akuzativo (-n)simplansimplajn

Ekzemplaj frazoj

  • Mi deziras simplan ĉambron kun matenmanĝo. #444745
  • Demandu al mi ion pli simplan. #464916
  • Simpla vido al moskito malsanigas ŝin. #537747
  • Unuavide la problemo ŝajnis esti simpla. #594965

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

simpl-

En aliaj lingvoj

Englishsimple
Españolsimple
Françaissimple
Deutscheinfach, simpel
Polskinieskomplikowany, bezpretensjonalny, jednostajny (prosty), prosty (niezłożony)
Русскийпростой
Українськапростий
Nederlandseenvoudig, simpel
Češtinabezproblémový, běžný, hladký, jednoduchý
Slovenčinajednoduchý, prostý
Magyaregyszerű, szimpla
中文单纯
日本語シンプル
Hrvatskijednostavan
Slovenščinapreprost
Lietuviųpaprastas
Latviešuvienkāršs
Eestilihtne
Dansksimpelt
Íslenskaeinfalt
Galegosimple
Euskarasinple
العربيةبسيطة
हिन्दीसरल
বাংলাসহজ
اردوسادہ
한국어간단한
Tiếng Việtđơn giản

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.